Aleksandria muskatelo

La Aleksandria muskatelo estas blanka vinbera vitspeco, kiu estas membro de la muskateloj de Vitis vinifera. Ĝi estas konsiderata "antikva vinberarbo", kaj vin-spertuloj kredas, ke ĝi estas unu el la plej malnovaj genetike nemodifitaj vinberoj ankoraŭ ekzistantaj. Ĝi daŭre estas grava vinbero en la aŭstralia kaj sudafrika vinindustrioj. Ĝi estas ankaŭ tre kulturata sur la insuloj Samos, kaj Lemnos en la nordorienta egea regiono de Grekio, kaj laŭdire Kleopatra trinkis muskatelon. En Italio vino estas farita el vinbero de Pantelleria, kaj en Hispanio oni uzas vinberojn por vino en Malago, Alakanto, Valencio kaj Kanarioj. La vinbero originis en Nordafriko, kaj la nomo verŝajne devenas de ĝia rilato kun Antikva Egiptio, kiu uzis la vinberojn por fari vinon.