Alois Kuperion (naskiĝinta la 20-an de julio 1891, mortinta la 17-an de januaro 1966) estis sudtirola pentristo.

Alois Kuperion
Alois Kuperion en Merano
Alois Kuperion en Merano
Naskiĝo 1881
en Tarsch, Latsch
Morto 1966
en Merano, (Italio)
Sukcesis kiel pentristo
vdr

Biografio redakti

Alois Kuperion naskiĝis en 1891 en la malgranda vilaĝo Tarsch en komunumo de Latsch en suda Tirolo tiam parto de Aŭstrio-Hungario. Li estis la ununura filo de etkamparano. Kiel infano li ofte estis ĉe lia onklo, kiu estis pastro en la Valo Passeier. Poste li vizitis agrikulturan lernejon, kie li lernis desegni plantojn. Tio ege plaĉis al li kaj li komencis ankaŭ pentri. Dum sia junaĝo li iris piede al Florenco, Romo kaj Genuo kie li povis admiri la famajn verkojn de pentrarto. Li partoprenis al unua mondmilito kiel Kaiserjäger kaj sekve loĝis en Aŭstrio dum deko da jaroj.

Pentrarto estis por li la plej grava vivenhavo. Post la dua mondmilito li loĝis en eta loĝejo en Kastellbell en Venosta Valo, de kie li iris plejparte piede, al Merano, Bolzano kaj eĉ al la Bienalo de Venecio.

Lia loĝejo en subtegmento estis tre malgranda kaj dum la vintro ege malvarma. Ĉar li povis pagi nur per siaj pentraĵoj li estis nomata "almozanta pentristo" (Lottermoler). Ek de 1957 li loĝis en Merano kie li renkontis kelkajn "amikojn de la arto" kiuj helpis lin iamaniere supervivi.

Ekspozicioj redakti

 
"Kuperion - Pentri estas mia vivenhavo" ekspozicio pri la verkaro de Kuperion ĉe Kunst Meran 04.10.2015-10.01.2016

En 1961 estis okazigita la unua ekspozicio kun liaj verkoj kaj li povis pagi siajn ŝuldojn en drinkejo. Li ankaŭ ricevis loĝlokon en urba maljunulejo kie li mortis en 1966. La ekspozicio kun liaj verkoj estis montrata ankaŭ en Lugano, Florenco kaj Romo kie lia arto estis tre aprecita. Nuntempe strato en Merano estas nomataj laŭ la nomo de Kuperion.

En oktobro 2015 la kultura oficejo de la urbo Merano kune kun la artasocio Kunst Meran organizis ekspozicion pri Alois Kuperion. Okaze de tiu ekspozicio aperis katalogo.

Bibliografio redakti

  • Kristanell, Roland / Preims, Paul: Alois Kuperion (1891 - 1966), publikigita de ARUNDA Schlanders, 1976
  • Kuperion. Malen ist mein Lebensinhalt. Dipingere è tutta la mia vita, eldonita de Referat für Kultur der Stadtgemeinde Meran en kunlaboro kun Kunst Meran, Edition Raetia, Bolzano 2015, ISBN 978-88-7283-548-7