Amelanchier lamarckii

(Alidirektita el Amelanchier lamaerckii)

Amelanchier lamarckikupra amelanĉo, estas somerverda arbusto, kiu estas ŝatata ornamplanto. Pro siaj blankaj floroj kun kupro-ruĝa kolornuanco kaj la rimarkinda aŭtuna koloriĝo, la arbusto estas tre ŝatata. Ĝiaj fruktoj estas bongustaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amelanchier lamarckii
Amelanchier lamarckii (sinonimo. Amelanchier grandiflora)
Amelanchier lamarckii (sinonimo. Amelanchier grandiflora)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Spiraeoideae
Tribo: Pyreae
Subtribo: Pyrinae
Genro: Amelanchier
Specio: Amelanchier lamarcki
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La arbusto fariĝas 2 ĝis 10 metrojn altaj. La folioj estas inverse ovformaj kaj la folirandoj estas segilformaj. Ĝi floras fine de aprilo. La folioj komence estas bronz- ĝis kupro-koloraj kaj havas densan arĝentan hararon malsupre. La folioj longas 4 ĝis 8 cm, la supra surfaco estas nebrile verda aŭtune la folioj fariĝas brile flavaj ĝis oranĝruĝaj.

La 2 ĝis 3 cm grandaj neodorantaj floroj staras en altestarantaj aŭ nur iom pendantaj 6 ĝis 12-floraj grapoloj. La petaloj estas mallarĝaj kaj blankaj, havante 20 stamenojn kaj pintan kaj kvinnombran stiluson. La ĉ. 1 cm grandaj globformaj fruktoj estas komence hele purpuraj. Maturiĝante inter fino de junio gis mezo de julio la fruktoj fariĝas blue nigraj kaj gustas agrable dolĉaj.

La fruktojn estas manĝataj de birdoj, ekzemple kantoturdo, sturnojkolomboj.

La kromosomnombro estas 2n = 68.

 
arbusto kun floroj
 
maturaj fruktoj

Disvastigo kaj postuloj al la kreskejo redakti

La origina regiono de la kupra amelanĉo estas la oriento de Nordameriko. En la atlantike influita okcidenteŭropo la planto estas neofito. Eble la specio estas hibrido kun Amelanchier laevis. Krom en nordokcidenta Germanujo, Sudanglujo, Nordbelgio kaj Nederlando, ĝi estas rigardata kiel agriofito.

Sovaĝiĝinta, la kupra amelanĉo kreskas en Mezeŭropo ofte rande de la acidgrundaj kverkaroj. Gi toleras froston, malsekecon kaj ne tro longan sekecon.

Botanika historio kaj uzado redakti

La unuan priskribon faris la botanikisto Jakob Friedrich Ehrhart en la jaro 1782 sub la nomo Pyrus botryapium, enordigante ĝin al la genro de la piroj. Nur post la starigo de la genro Amelanchier (amelanĉo) fare de la klerulo Friedrich Kasimir Medikus en la jaro 1789 la kupra amelanĉo estis dividita de la piroj. Post la enordigo en la genroj mespilo kaj kratago, ĝi fine ricevis la genronomon Amelanchier (amelanĉo). Fine de la 18a jarcento ĝi jam estis plantita en multaj ĝardenoj kaj parkoj. En la 19a jarcento la agrikultivistoj en Nederlando, Malsupra Saksio kaj Vestfalio. En la jaroj antaŭ 1970 oni erare kredis, ke la arbusto nomiĝis Amelanchier canadensis. Nur en 1968 la arbusto ricevis la hodiaŭan sciencan nomon Amelanchier lamarckii de la germana botanikisto Fred-Günter Schroeder. Kun la speciepiteto estas honorigita la franca botanikisto Jean-Baptiste de Lamarck, kiu priskribis en 1783 la planton sub la nomo Crataegus racemosa.

La kultivaro dum la jaroj ankaŭ estis bredataj en novajn kultivarojn. Oni konas hodiaŭ du kultivarojn:

  • 'Ballerina', ĝi havas grandajn fruktojn
  • 'Rubescens': rozkoloraj floroj

Literaturo redakti

  • Roloff A., A. Bärtels: Flora der Gehölze, 2a eldono. Eugen Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2006. ISBN=3-8001-4832-3
  • Oberdorfer, E.: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8a eldono. Eugen Ulmer. Stuttgart 2001. ISBN 3-8001-3131-5. paĝo.