Amina Okujeva (naskiĝis la 5-an de junio 1983 en Odeso, murdita la 30-an de oktobro 2017 apud Kievo) – ukraina militistino ĉeĉendevena, laŭ edukiteco kuracistino.

Amina Okujeva
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1983 (1983-06-05)
en Odeso
Morto 30-an de oktobro 2017 (2017-10-30) (34-jaraĝa)
en Hlevakha
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Alma mater Odesa Nacia Medicina Universitato
Familio
Edz(in)o Adam Osmayev
Okupo
Okupo kuracistosoldato
vdr

Vivo redakti

Amina Okujeva naskiĝis en ĉeĉena familio. Finis medicinon kaj specialiĝis pri kirurgio. Dum Eŭromajdano en 2013 aliĝis al la 8-a Roto de Majdan-Memdefendo, kaj julie de la venonta jaro eniris al bataliono Kievo-2 kaj kadre de ĝi partoprenis batalojn en Donbaso. Pro sia aktiveco en sociaj amasmedioj famiĝis, pri ŝi skribis ukrainaj gazetoj nomante ŝin "ukraina amazono". En 2016 ŝi finis Militaran Akademion en Odeso. Pro partopreno en la milito estis premiita per pistolo kun gravurita nomo.

La 1-an de junio 2017 ŝia edzo estis vundita en atenco organizita en Kievo, la kaŭzinto ŝajniganta ĵurnaliston de "Le Monde" estis de ŝi sendanĝerigita. Same Osmajev kiel la atencinto en serioza stato trafis al malsanulejoj. Regopovoj de Ukrainio pri organizado de la atenco suspektis regopovojn de Ĉeĉenio aŭ la rusan specnazon.

Eksteraj ligiloj redakti

Piotr Andrusieczko, Historia jak z filmu: żona w obronie męża strzela do zamachowca udającego dziennikarza (Historio kvazaŭ filma. edzino defende de sia edzo pafas al atencanto ŝajniganta ĵurnaliston. Fono de la faro estas Kievo kaj ukraina-rusa-ĉeĉena konflikto), en: Gazeta Wyborcza Agora SA, 2017-06-04