Amonia ortomolibdenato

kemia kombinaĵo
Amonia molibdenato
Kemia strukturo de la
Amonia molibdenato
3D Kemia strukturo de la
Amonia molibdenato
Glaso da
Amonia molibdenato
Kemia formulo
(NH4)2MoO4
CAS-numero-kodo
PubChem-kodo 61578
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ senkoloraj kristaloj
Molmaso 196,02 g mol−1
Refrakta indico| 2,498
Mortiga dozo (LD50)
  • 1870 mg/kg (kuniklo, buŝa)
  • 2200 mg/kg (kobajo, buŝa)
  • 1600 mg/kg (kato, buŝa)
  • 120 mg Mo/kg (muso, buŝa)
  • 120 mg Mo/kg (kobajo, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R36/37/38
Risko S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P305+351+338, P332+313, P337+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia molibdenato, amonia ortomolibdenato(NH4)2MoO4 estas kemia neorganika kombinaĵo rezultanta el reakcio inter la "molibdena trioksido" kaj etanola solvaĵo de amoniako. Ĉe varmigo de ĉi-komponaĵoj, la amoniako malaperas por estigo de la duamonia (orto)molibdenato:

Oni trovas ankaŭ laŭ la kvarhidratigita formo aŭ NH4)2MoO4.4H2O. La amonia molibdenato uzatas kiel koroda inhibanto kaj ĝi estas peranto en sennombraj reakcioj de analiza kemio. La oksidiĝa nombro de la molibdeno en tiu molekulo estas +6.

La karakterizaĵo de la molibdeno en ĝiaj plej altaj oksidiĝonombroj estas kiel okso-specioj prezentanta finaj oksidoj aŭ oksido-pontoj aŭ ambaŭ. Oni povas kredi ke la estigo de la okso-specioj estas konsekvenco de la akvomolekula polarigo per la alte ŝarĝitaj katjonoj rezultante en liberigo de protonoj kaj formiĝo de multenombraj oksigenligoj, ekzemple:

La pluraj amoniaj molibdenatoj estas komerce disponeblaj kaj estas deirpunkto por preparado de sennombraj molibdenaj kombinaĵoj. Varmigo de amonia ortomolibdenato aŭ traktado kun acido estigas molibdenan trioksidon. Tiaj reakcioj okazas pere de la duamonia molibdenato. Ĉi-ekvilibro uzatas dum purigo de la molibdeno el ĝiaj ercoj. Akvosolvaĵoj de amonia ortomolibdenato reakcias kun sulfida acido por estigo de amonia kvartiomolibdenato.

Referencoj redakti

  1. LabChem[rompita ligilo]

Literaturo redakti