Ordinara pulsatilo

(Alidirektita el Anémone pulsatille)

La ordinara pulsatilo (Pulsatilla vulgaris, sinonimo kiam ĝi estas rigardata kiel subspecio: Pulsatilla vulgaris subsp. vulgaris), estas plantspecio en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi hejmiĝas en okcident- kaj Mezeŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ordinara pulsatilo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Subfamilio: Ranunculoideae
Genro: Pulsatilo’’ Pulsatilla
Pulsatilla vulgaris (ordinara pulsatilo)
MILL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
iIustraĵo de la ordinara pulsatiloen:
Otto Wilhelm Thomé: Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz, Gera (1885)

Habitato kaj folio redakti

Laorinra pulsatilo estas multjara, herba planto, kun kreskoalto de ĝis 15 centimetroj, dum la fruktmaturiĝo ĝis 40 centmetroj. Ĝi estas profundradikulo kaj enpenetras la teron por pli ol unu metro.

La folioj staras baze en roseto kaj aperas kune kun la floroj. La foliplato estas duoble pinata kun (du ĝis ) tri ĝis kvin (ĝis ses) paroj da pinataj folietoj. La ĉefa foliplato konsistas el ĉ. 100 ĝis 150 linealaj, ofte 2 ĝis 4 (1 ĝis 6) mm larĝaj partoj, tion ĝi distingas de la granda pulsatilo, kies folioj nur konsistas el ĉ. 40 ĝis 90 linealaj-lancetaj, plej ofte 4 ĝis 7 (2 ĝis 12) mm larĝaj partoj kaj kies folioj nur elkreskas fine de la flortempo.

 
ju pli longe ĝi floras, de pli la flro malfermiĝas bovloforme.

Floro redakti

La floroj staras unuope ĉe la fino de la tigo. en la supra parto de la tigo troviĝas verticilo el tri reduktitaj kaj kunkreskintaj hirtharaj brakteoj. Tiu verticilo protektas la floron, ĉar mankas kalikon.

La komence klinaj florojaperas en marto ĝis majo. La dusksaj floroj estas radiosimetriaj. La malhelflavaj stamenoj aspektas agrable kontrative al la purpura aŭ violeta florinvolukro, kaŭzita pro antocianoj. La simpla, ne en sepaloj kaj sepaloj dividita involukroplivastiĝas dum la florado ŝlosilforme.

Ekologio redakti

 
la haroj protektas la planton kontraŭ malvarmo
 
ordinara pulsatilo tuj antaŭ la fruktmaturiĝo
 
finfloritaj floroj de oerdinara pulsatilo

La ordinara pulsatilo estas tipa sekplanto.

Florekologie ĝi estas inigita sonorilfloro, kiu havas multe la poleno kaj nektaro kaj ofte estas vizitata de burdoj kaj abeloj. La nektaro estas manĝata ankaŭ de formikoj, kiuj nur estas nektarrabistoj. La involukro estas hirte hara, ankaŭ por malhelpi la forvaporiĝon.

 
ordinara pulsatilo, detalo de floro kun komencanta fruktmaturiĝo.

Kiel multaj florplantoj ankaŭ la ordinara pulsatilo posedas kelkajn disvastigmeĥanismojn por kreski en la ĉirkaŭo.

En la infloresko evoluiĝas el ĉiu karpelo unu nuseto kun plumvosto el la stigmo. Dum la evoluo de la frukto plilongiĝas la tigo de la floro je preskaŭ la duobla longeco. La fruktoj, nomataj plumvosta flugantoj, staras tiam super la ĉirkaŭon. Dum seka vetero la vento forblovas la semon (meteoroĥio).

Ĉe malseka vetero la fruktoj algluas al bestojn, do la planto uzas tiam la epiĥorion.

La fruktoj ankaŭ povas disvastigi „memstare“ rampante sur la tero (herpoĥrio).

La ordinara pulsatilo estas atakata de la rustofungo Coleosporium pulsatillae .[1][2]

Kromozomnombro redakti

La kromozomnombro estas 2n = 32.[3]

Disvastigo redakti

La ordinara pulsatilo preferas kalkhavan grundon. La planto hejmiĝas en Okcident- kaj Mezeŭropo, sed tie ĝi estas malofta specio. Ĝi kreskas nature de Francujo trans Germanujo norden ĝis Danujo kaj suda Svedujo. Izolita arealo troviĝas en meza Anglujo. En oriento ĝi troviĝas malofte en okcidenta Polujo kaj Malsupra Aŭstrio. La iama kreskejo en suda Suomujo ne plu ekzistas. Orienten de Malsupra Aŭstrio ĝis Ukrainio la ordinara pulsatilo estas anstataŭata de la granda pulsatilo (Pulsatilla grandis), kiu troviĝas en kelkaj lokoj ankaŭ en Bavario kaj Turingio.

 
granda populacio de la ordinara pulsatilo sur suda konkokalka deklivo de la mezmontaro Rhön .

Kreskejo redakti

La natura vivejo de la ordinara pulsatilo estas maldensaj pinaroj kaj malgrasrazenoj, plej ofte en sunaj deklivoj sur kalkhava grundo. La specio bezonas relative altajn temperaturojn kaj tal ĝi mankas en lokoj, kiuj estas malvarmetaj dum somero. Ĝi krme tre ŝatas lumon kasj ĝi malaperas rapide ĉe trosterkado.

Sistematiko redakti

La specionomo Pulsatilla vulgaris estis publikigita en 1768 fare de Philip Miller en The Gardeners Dictionary, oka eldono [4] .

La nomo Anemone pulsatilla estis publikigita en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 539 [5] . De la genro Anemone la genro Pulsatilla distingiĝas pro la plumvostaj nusetoj.

sur la sveda insulo Gotlando kreskas propra subspecio kun la nomo Pulsatilla vulgaris subsp. gotlandica ZÄMELIS & PAEGLE. Alia izolita subgrupo estas Pulsatilla vulgaris subsp. oenipontana, kiu kreskas ĉirkaŭ la aŭstra Insbruko).

Uzado kiel ornamplanto redakti

 
la ordinara pulsatilo kiel ĝardenplanto

El la genro pusatilo la ordinara pulsatilo estas la sola kiu estas uzata en ĝardeno. la ceteraj specioj bezonas specialaj kreskejoj, kiuj limigas ilian uzon ekster Botanikaj ĝardenoj.

Ordinara pulsatilo kiel venena planto redakti

 
„danĝero de intermikso“

Ĉiuj parto de la ordinara pulsatilo estas tre venenaj. Ĝi entenas interalie protoanemonino, kiu estas eksterordinara iritanco por haŭto kaj mukozo. Jam la manipulado de la planto povas kaŭzi gravajn iritojn. enkorpigante la planton kaŭzas gravajn sanproblemojn kiel renajn inflamojn, stomakaj kaj intestaj problemoj kaj paralizo de la centra nerva sistemo. Protoanemonino transformiĝas dum sekigado al la malpli venena anemonino. La plant ankaŭ enhavas saponino, rezinoj kaj taninoj.

Toksigado pro manĝado de la planto estas kuracebla per aktivkarbo kaj stimulado de vomado. Elpumpado de la stomako, elektrolita traktsado kaj eventuale artefarita spirado estas pliaj terapieblecoj.

Uzado en la medicino redakti

 
ordinara pulsatilo, blanka varianto
Pulsatilla vulgaris var. alba

Pulsatiloj jam estis uzata en la Antikveco kiel kuracplanto.

Referencoj redakti

  1. Peter Zwetko: Die Rostpilze Österreichs. Supplement und Wirt-Parasit-Verzeichnis zur 2. Auflage des Catalogus Florae Austriae, III. Teil, Heft 1, Uredinales. (PDF; 1,8 MB).
  2. Cybertruffle's Robigalia, Observations of fungi and their associated organisms abgerufen am 3. März 2015
  3. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 404.
  4. Millers Veröffentlichung von Pulsatilla vulgaris eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  5. Linné Erstveröffentlichung von Anemone pulsatilla eingescannt bei biodiversitylibrary.org.

Literaturo redakti

  • Angelika Lüttig, Juliane Kasten: Hagebutte & Co – Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna, Nottuln 2003, ISBN 3-935980-90-6
  • Andreas Alberts, Peter Mullen: Giftpflanzen in Natur und Garten. Franckh-Kosmos, Stuttgart 2003, ISBN 3-440-09550-9
  • Manfred Bocksch: Das praktische Buch der Heilpflanzen – Kennzeichen, Heilwirkung, Anwendung, Brauchtum. BLV Verlagsgesellschaft, München 1996, ISBN 3-405-14937-1
  • Detlev Arens: Sechzig einheimische Wildpflanzen in lebendigen Porträts. DuMont, Köln 1991, ISBN 3-7701-2516-9
  • Heinz-Dieter Krausch: Kaiserkron und Päonien rot... – Entdeckung und Einführung unserer Gartenblumen. Dölling und Galitz, Hamburg 2003, ISBN 3-935549-23-7

Eksteraj ligiloj redakti