Anakarso (greka: Ἀνάχαρσις) estis sesjarcenta a.K. skita princo kaj filozofo. Li estas konsiderata kiel saĝa barbaro kiu vojaĝis multe al Grekio kaj estis fano de la greka kulturo. Li estas konata pro sia modesta vivstilo, kaj pro sia amikeco kun Solono de Ateno.

Anakarso la skito
Persona informo
Naskiĝo
en Skitio
Morto
en Hylaea
Familio
Patro Gnourus vd
Profesio
Okupo filozofopolitikisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anakarso estis la unua eksterlandano (metik) kiu ricevis la privilegiojn de atena civitaneco kaj estas dirite, ke li estis inicita pri la Eleŭzisaj Misteroj de la Granda Diino, privilegio neita al tiuj kiuj ne parolis flue la grekan.

Herodoto rakontas, ke kiam li revenis al Skitio provis alporti kun li la kultadon de Cibelo, la patrino de la dioj, sed la kultado estis rifuzita kaj li estis ekzekutita.

Diogeno Laertio atribuas al li diversajn diraĵojn, inkluzive de:

  • "Se vi ne scias elporti vinon en via juneco, vi estos akvopumpisto en via maljuneco."
  • Kiam oni demandas, kio ĉe homoj estas kaj bona kaj malbona samtempe? Li respondis: "La lango."

Por plia legado redakti

  • La Oksforda Klasika Vortaro, red. S. Hornbowler kaj A. Spawforth, Tria Eldono, Oksfordo, p.79, sv Anacharsis

Eksteraj ligiloj redakti