Andor Dárday
Andor Dárday [dArdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dárday Andor estis hungara operkantisto, arta sekretario, filma figuranto.
Andor Dárday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dárday Andor |
Naskiĝo | la 25-an de aprilo 1914 en Tata (Hungario) |
Morto | la 16-an de februaro 1986 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro figuranto operkantisto teatrestro |
Andor Dárday [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1914 en Tata (Hungario), li mortis la 16-an de februaro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndor Dárday devenis el juda familio. Li lernis private kantadon de Mária Budanovits kaj Árpád Palotay inter 1933-1938, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne povis aliĝi al Budapeŝta Operejo, nur depost la 2-a mondmilito. Ĝis 1951 li kantadis en la koruso, poste li estis nomumita arta sekretario ĝis la pensiuliĝo en 1976. Tiutempe li havis malgravajn rolojn sur la scenejo, krome li estis ofte figuranto en filmoj. Li havis la titolon "eterna membro de la Operejo", krome li ricevis kelkajn premiojn.
El lia repertuaro
redakti- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – 3-a sklavo
- Otto Nicolai: La gajaj edzinoj de Windsor – 4-a burĝo
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo – Fiorillo
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Föltámadott a tenger (1953)
- En uniformo (1957)
- Háry János (1965)