András BERKESI [andrAŝ berkeŝi], hungare Berkesi András, Esperante Andreo Berkesi estis hungara verkisto populara dum la socialismo.

András Berkesi
Persona informo
András Berkesi
Naskonomo Андраш Бенксик
Naskiĝo 30-an de novembro 1919 (1919-11-30)
en Budapeŝto,  Hungario
Morto 14-an de septembro 1997 (1997-09-14) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto vd
Profesio
Okupo verkistosoldato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

András Berkesi naskiĝis, kiel Bencsik András la 30-an de novembro 1919 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de septembro 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Berkesi frekventis universitaton en Budapeŝto, sed pli frue li estis laboristo dum kelkaj jaroj. Inter 1945-1950 li estis oficiro de la hungara sekreta polico, kie li partoprenis en la tiamaj fiagoj. Poste pro falsaj akuzoj li estis en prizono 4 jarojn. En 1956 li armile batalis kontraŭ la revoluciuloj. Poste li havis diversajn postenojn, dume li verkadis kaj ricevis diversajn premiojn. Li ĉerpis historiojn travivantajn en la sekreta polico. En 1984 li emeritiĝis.

Verkoj (selekto) redakti

  • Októberi vihar (Oktobra ŝtormo) (romano pri la revolucio en 1956), 1958
  • Kopjások (Pikarmilistoj), unu el la ĉefverkoj, krimromano, 1959
  • Vihar után (Post ŝtormo), (romano pri la revolucio en 1956), 1959)
  • Sellő a pecsétgyűrűn (Najado sur la sigelilo), unu el la ĉefverkoj, krimromano, 1964
  • A 13. ügynök (La 13-a agento), romano, 1972
  • Különös ősz (Stranga aŭtuno), romano, 1977
  • Barátok (Amikoj), romano, 1982
  • A gyűrű (La ringo), romano, 1990
  • Hihetetlen történet (Nekredebla historio), romano, 1998
  • A zsoldos halála (Morto de la soldulo), romano, 2001

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio