András Kiss (violonisto)

András Kiss [andrAŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss András estis hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto.

András Kiss
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de oktobro 1943(nun 1943-10-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Morto la 14-an de aprilo 2005
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo instruistoviolonisto
vdr

András Kiss [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1943 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aprilo 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Kiss aĝis 5, kiam li komencis violonludi en muziklernejo de Újpest, poste inter 1955-1960 en konservatorio en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1965. Lia violona ĉefinstruisto estis Tibor Ney. Inter 1965-1968 li plulernis en konservatorio de Leningrado helpe de stipendio, fine li kandidatiĝis. En 1968 en konkurso en Lejpcigo li atingis la 3-an lokon. Hejmenveninta li ekinstruis en la Altlernejo, en 1984 li atingis la rangon docento, ekde 1995 ĝismorte li estis katedrestro. Inter 1971 kaj 1988 li recitalis sola en la tuta mondo, tamen en 1971 li establis violonkvarteton, kun kiuj li same recitalis. En 1990 li aliĝis al orkestro, kies dirigento estis Ken-Iĉiro Kobajaŝi. Li ricevis ŝtatajn premiojn inter 1991-2004. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Elektitaj muzikdiskoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti