André Charles Prosper MESSAGER (naskiĝinta la 30-an de decembro 1853 en Montluçon, mortinta la 24-an de februaro 1929 en Parizo) estis franca dirigento kaj komponisto.

André Messager
Persona informo
André Messager
Naskiĝo 30-an de decembro 1853 (1853-12-30)
en Montluçon
Morto 24-an de februaro 1929 (1929-02-24) (75-jaraĝa)
en 17-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Passy vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Niedermeyer school in Paris vd
Subskribo André Messager
Familio
Edz(in)o Hope Temple vd
Profesio
Okupo dirigentokomponisto • koreografo • muzikdirektoroorgenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
André Messager en 1921

Vivo redakti

Messager finis trejnadon eklezimuzikistan en Parizo estante kelkan tempon disĉiplo de Camille Saint-Saëns. Poste li deĵoris ĉe diversaj kirkoj kiel orgenisto kaj kapelestro. Pli kaj pli li dediĉis sin al komponado kaj famiĝis ĉi-ene.

En 1898 li iĝis estro de la pariza Komika operejo, inter 1901–1906 li estis arta direktoro ĉe Royal Opera House en Londono, inter 1907 kaj 1913 kundirektoro de Nacia Opero de Parizo. En 1902 li gvidis la premieronopero de Claude Debussy, nome de Pelléas et Mélisande. Kiel komponisto li ĉefe estimatis pro siaj operetoj kaj baletoj. Ĝis hodiaŭ oni ludas la baleton Les deŭ pigeons (1886) kaj la opereton komikan Véronique (1898).

Messager komponis ankaŭ verkojn kun aliaj homoj: konata tiu-kuntekste estas la parodia muzikmiksaĵo Souvenirs de Bayreuth (1880), kvadrilo laŭ melodioj de Richard Wagner, kiun li kreis kune kun Gabriel Fauré.

Honoroj redakti

En 1926 Messager nomumitis membro de Akademio de Belartoj de Francio.

Literaturo redakti

  • Michel Augé-Laribé: André Messager, Paris: Éditions du Vieŭ Colombier 1951.

Eksteraj ligiloj redakti