Andrew BELL (naskiĝinta en 1753 en St. Andrews ĉe Fife, mortinta la 28-an de januaro 1832 en Cheltenham) estis skota teologo.

Andrew Bell
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1753 (1753-03-27)
en Sankt-Andreo
Morto 27-an de januaro 1832 (1832-01-27) (78-jaraĝa)
en Cheltenham
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Universitato St. Andrews • Madras College
Okupo
Okupo misiisto • pastrokuracisto
vdr
Lernejo Dr. Bell's School, strato Great Junction Street en Leith

Vivo redakti

Post studoj en sia naskiĝurbo li estis episkopa pastoro (Anglikana Komunio) en Leith de kie li iris kiel instruisto pri fiziko al Ĉenajo kie li paralele animzorgantis kaj ekde 1789 gvidis orfejon soldatan en Egmore apud Ĉenajo. La mizero de la lernantoj igis lin instruiĝi la lernantojn fare de pli oldaj lernantoj trejnitaj, metodo kiun li angle nomis monitorial system of tuition.

Reveninte en 1797 en la Unuiĝintan Reĝolandon li eldonis: »An experiment in education made in the Male Asylum of Madras« (Londono). Li ricevis prebendon de ĉe Abatejo Westminster kaj nomumitis gvidanto de Sherburne-hospitalo en la Grafujo Durham. Sed oni multe pli atentis laboron lian kiam la kvakero Joseph Lancaster praktikis similajn instrumanierojn en lernigejoj de la malkonsentulaj komunumoj. La anglikana klerikaro ekde 1807 komencis jesi la novajn metodojn de Bell kaj helpis fondi la societon »National society for promoting the education of the poor in the principles of the Established Church throughout England and Wales« (Nacia societo por antaŭenigi edukadon de malriĉuloj laŭ la principoj de la Establita eklezio tra Anglujo kaj Kimrujo) . Fine pli ol 1000 lernejoj dependis de tiu ĉi samideana klubo. Siajn havaĵojn de pli ol 120 miloj da pundoj Bell distribuis por bonfaraj agadoj.

Krome li verkis i.a. »Elements of tuition« (1812) (Elementoj de instruado) kaj »The wrongs of children« (1819) (La eraroj de infanoj).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 608 (tie ĉi interrete)