Angla Renesanco
La Angla Renesanco estis kultura kaj arta movado en Anglio el komenco de la 16-a jarcento ĝis komenco de la 17-a jarcento.[1] Ĝi estas asocia kun la tut-eŭropa Renesanco kiu estas kutime konsiderata kiel komencinta en Italio fine de la 14-a jarcento. Kiel ĉe plej granda parto de la cetero de norda Eŭropo, en Anglio okazis malmulto el tiuj disvolvigoj ĝis pli ol unu jarcento poste. Renesancaj stilo kaj ideoj malrapide eniris en Anglio, kaj la Elizabeta epoko en la dua duono de la 16-a jarcento estas kutime konsiderata kiel la pinto de la Angla Renesanco. Multaj fakuloj markas ĝiajn komencojn komence de la 16-a jarcento dum la regado de Henriko la 8-a.[2]
La Angla Renesanco estas diferenca el la Itala Renesanco laŭ kelkaj aspektoj. La dominantaj artaj formoj de la Angla Renesanco estis literaturo kaj muziko. Vidaj artoj en la Angla Renesanco estis multe malpli gravaj ol ĉe la Itala Renesanco. La respektiva angla periodo startis multe poste ol tiu itala, kiu jam estis translokiĝanta al Manierismo kaj al Baroko ĉirkaŭ la 1550-aj jaroj aŭ eĉ pli frue.
Ĉefaj anglaj renesancaj verkistoj
redaktiĈefaj anglaj renesancaj verkistoj estis jenaj:
- Francis Bacon
- Francis Beaumont
- George Chapman
- Thomas Dekker
- John Donne
- John Fletcher
- John Ford
- John Milton
- Ben Jonson
- Thomas Kyd
- Christopher Marlowe
- Philip Massinger
- Thomas Middleton
- Thomas More
- William Rowley
- William Shakespeare
- James Shirley
- Philip Sidney
- Edmund Spenser
- William Tyndale
- Thomas Wyatt
Referencoj
redakti- ↑ Key features of Renaissance culture Andrew Dickson, "An English Renaissance: Key features of Renaissance culture". British Library rete, 2017. Arkivita el la originalo je 2021-01-14. Alirita 2023-05-03 .
- ↑ "English Renaissance", Poetry Foundation rete
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo English Renaissance en la angla Vikipedio.