Anna Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Anna estas hungara poeto, dramisto, instruisto. Anna Kiss [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1939 en Gyula.

Anna Kiss
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1939 (1939-01-26) (85-jaraĝa)
en Gyula
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Medicina Universitato de Debrecen • Gyula Juhász Teacher Training College vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Anna Kiss frekventis universitaton en Debrecen inter 1957–1961, poste ŝi estis sendiploma instruisto en Hortobágy 3 jarojn, fine ŝi akiris diplomon en pedagogia altlernejo en Szeged en 1966. Inter 1963 kaj 1979 ŝi instruis en Budapeŝto. En 1967 ŝi debutis en revuo kiel poeto. En 1975 ŝi aliĝis al la verkista societo en 1975. Ekde 1979 ŝi vivtenas sin el verkado. Inter 1990-1994 ŝi redaktis literaturan revuon. Ŝi ricevis diversajn premiojn ekde 1974, premion Kossuth en 2016.

Elektitaj libroj redakti

  • Fabábu (1971) - poemaro
  • A viszony (1983) - poemaro
  • Genitivus (1995) - poemaro
  • Szeles könyv (2000) - porinfana poemaro
  • Jár nyomomban (2011) - poemaro
  • A macskaprémkalapos hölgy prezentita dramo
  • Alma és hold a tükrömben prezentita porinfana dramo

Fontoj redakti