Anna Mark, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj origine Márkus Anna [mArkuŝ] estas hungardevena pentristo, grafikisto, ilustristo. Ŝia unua edzo estis János Pilinszky.

Anna Mark
Persona informo
Naskonomo Anna Márkus‏
Naskiĝo 13-an de julio 1928 (1928-07-13) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Loĝloko BudapeŝtoSarbrukoParizo
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o János Pilinszky Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
scenografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anna Mark[1] naskiĝis la 13-an de julio 1928 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Anna Mark maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1950. Ŝia majstro estis Róbert Berény. Inter 1950-1956 ŝi laboris en metiejo de Pupteatro (Budapeŝto), poste ŝi disidis al Okcidenta Germanio kaj vivis en Sarbruko kiel superrealisma artisto. En 1959 ŝi translokiĝis al Parizo kaj ŝiaj pentraĵoj estis abstraktaj, baldaŭ ŝi kreis tiel vastajn pentraĵojn, ke ili estis jam reliefoj. Ekde 1964 ŝi ekspoziciis en Francio kaj Okcidenta Germanio, ekde 1981 ankaŭ en sia naskiĝlando. Ekde 1980 ŝi eldonis siajn artistajn librojn kaj ankaŭ ilustris librojn. En la jaroj 1982 kaj 1983 ŝi ricevis stipendion. Ŝi kreis ankaŭ krajonajn desegnaĵojn kaj guaŝajn pentraĵojn per serigrafio. Ŝi edziniĝis en 1955, post monatoj ŝi divorcis, en Parizo ŝi denove edziniĝis.

Ŝiaj solaj ekspozicioj (elekto)

redakti

Ŝiaj grupaj ekspozicioj (elekto)

redakti

Ŝiaj libroj (elekto)

redakti
  • Concerto (1980)
  • Genèse (1983)
  • Petit Glossaire (1983)
  • Heraklit Fragmente (1984)
  • Un dessein pour chaque mois (1995)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti