Anna Netrebko
Anna NETREBKO (ruse Анна Юрьевна Нетребко, naskiĝis la 18-an de septembro 1971 en Krasnodar, Sovetunio, do nun 50-jara) estas kantistino (soprano) rusa.
Anna Netrebko | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Анна Юрьевна Нетребко |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1971 (50-jara) en Krasnodar |
Edz(in)o | Yusif Eyvazov |
Profesio | kantistino |
Retejo | annanetrebko.com |
Anna Netrebko estas filino de inĝeniero kaj de geologino. En marto 2006, Netrebko petis iĝi civitanino el Aŭstrio, kies ŝtatanecon ŝi ricevis fine de julio.[1] Laŭ intervjuo ĉe la ĉiusemajnaj aŭstriaj novaĵoj, ŝi loĝos en Vieno kaj Salcburgo. Tio okazigis polemikon en Rusio.[2]