Anelidoj

filumo de vermoj
(Alidirektita el Annelida)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anelidoj
Troveblo de fosilioj: Kambrio - nun
Annelida collage.png
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Animaloj Animalia
Superfilumo: Lophotrochozoa
Filumo: Anelidoj Annelida
Lamarko, 1809[1]
Klasoj kaj subklasoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Anelidoj[noto 1] (science latine Annelida; el la latina annellus, malgranda ringo + -ida)[2][3] estas filumo de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli-malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn. La filumo estas dividita en 3 klasoj (unu el ili formortinta), kiuj inkluzivas proksimume 17 388 speciojn,[2] inter aliaj, la ordinara tervermo, la lumbriko kaj la hirudo.

Glycera sp.
Anelidoj (Chaetopoda) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

LamarkoRedakti

Lamarko konsideris la anelidojn kiel la okan klason de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj kaj krustuloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la anelidojn kiel la unuajn kun cirkulado per arterioj kaj vejnoj, kun pli kompleksa cirkulado kaj nodhava mjelo (paĝo 124).

GalerioRedakti

NotojRedakti

  1. La responda nomo laŭ la Nova Biologia Nomenklaturo estas lumbrikofilumanoj.

ReferencojRedakti

  1. Phylum Annelida. Hierarchy (angle) (HTML). The Taxonomicon. Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2019-06-24.
  2. 2,0 2,1 Catalogue of Life (angle) (HTML). ITIS (2019). Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.
  3. Wiktionary contributors (2019-03-14). Annelida (angle) (HTML). Wiktionary, The Free Dictionary.. Alirita 2019-06-24.

LiteraturoRedakti

  • Lamarko. [1809] (1987) Filozofo zoologia, 1‑a eldono 1 (esperante), SAT-Broŝurservo, p. 140. Tradukis Valo.

Eksteraj ligilojRedakti