Anton Günther

aŭstra filozofo

Anton GÜNTHER (naskĝinta la 17-an de novembro 1783 en Cvikov-Lindava, mortinta la 24-an de februaro 1863 en Vieno) estis aŭstra filozofo kaj teologo.

Anton Günther
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1783 (1783-11-17)
en Cvikov
Morto 24-an de februaro 1863 (1863-02-24) (79-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo filozofo
vdr
Anton Günther

Vivo redakti

Estante filo de forĝisto li studis jurciencojn kaj filozofion en Prago kaj Vieno ĉe Bernard Bolzano kaj Klemens Maria Hofbauer. Poste li doktoriĝis pri teologio kaj ordiniĝis sacerdoto en 1821. Sekve li fariĝis jezuita novico en Starawieś apud Brzozów. Post du jaroj li interrompis la novicadon pro troa severeco kaj revenis en 1824 al Vieno. Tie li fariĝis privata docento kaj kreis novan katolikan-filozofian doktrinon kiu nomiĝas laŭ li Günterhianismo. En ĝi kristanismo estas racie eksplikata kaj antropologio gravas. Lia ĉefa celo estis malhelpi ke la t.n. novskolastiko iĝu la unusole instruata katolika filozofio. Helpis lin tie Johann Heinrich Pabst kiun samtempuloj nomis la alia mio de Günther.[1] En 1852 akceptis lin kiel eksteran membron la Bavara Akademio de Sciencoj.[2]

En 1857 liaj verkoj estis metitaj sur la indekso de malpermesitaj libroj[3] Laŭ institgo de kardinalo Johannes von Geissel kaj de la teologo Josef Kleutgen kaj post ekspertizo fare de Rudolf von Smetana lia papa moŝto Pio la 9-a kondamnis la opiniojn de Günther per la skribaĵo Eximiam Tuam en la 15.6.1857. Günther humile akceptis tion.[4]

Efektoj redakti

Inter 1830 kaj 1870 la ideoj de Günther estis popularaj. Influiĝis de li la sekvaj filozofoj kaj teologoj: Johann Nepomuk Ehrlich, Karl Werner, Johann Heinrich Löwe, Jakob Zukrigl, Xaver Schmid, Jakob Merten, Theodor Gangauf, Johann Spörlein, Georg Karl Mayer, Peter Knoodt, Peter Joseph Elvenich, Johann Baptist Baltzer, Joseph Hubert Reinkens, Wilhelm Kaulich kaj Matthäus Hörfarter.

Katolikaj malŝatantoj de li riproĉe malkovris pseŭdo-raciismon en siaj eseoj. Kontraŭ li verkis i.a. Johann Hast, Wenzeslaus Mattes, Ildephons Sorg, Johann Oischinger[5], Franz Xaver Dieringer, Franz Jakob Clemens, Friedrich Michelis, Johann Adam Hitzfelder, Josef Kleutgen, Johannes Baptist Katschthaler.

Post la papa kondamno kelkaj disĉiploj de li faris korektojn ĉe la sistemo de Günther, dume aliaj fariĝis anoj de la prakatolika Eklezio. En 1875 oni nomis por li strateton en Alsergrund, Günthergasse.

Verkoj redakti

  • Vorschule zur speculativen Theologie des positiven Christentums. (2 Bände) Wallishausser, Wien 1828–1829. (interrete volumo 1), (volumo 2)
  • Süd- und Nordlichter am Horizont speculativer Theologie. Mechitaristen-Congregations-Buchhandlung, Wien 1832. (interrete)
  • kun Johann Heinrich Pabst: Janusköpfe für Philosophie und Theologie. Wallishausser, Wien 1834. (interrete)
  • Der letzte Symboliker. Eine durch die symbolischen Werke Dr. J. A. Möhlers und Dr. F. C. Baurs veranlasste Schrift in Briefen. Wallishausser, Wien 1834. (interrete)
  • Thomas a scrupulis. Zur Transfiguration der Persönlichkeitspantheismen neuester Zeit. Wallishausser, Wien 1835. (interrete)
  • Die Juste-Milieus in der deutschen Philosophie gegenwärtiger Zeit. Beck, Wien 1838. (interrete)
  • Eurystheus und Herakles. Metalogische Kritiken und Meditationen. Beck, Wien 1843.
  • Lydia, Philosophisches Jahrbuch, 1849–1854, eldonisteco kun Johann Emanuel Veith.
  • Gesammelte Schriften, 9 volumoj, 1882, nova eldono 1968 je Frankfurt am Main
  • Anti-Savarese, eldonis Peter Knoodt, Wien 1883.

Malfruaj skribajhoj:

  • Joseph Pritz (eld.): Wegweisung zur Theologie. Briefe Anton Günthers an Johann Nepomuk Ehrlich mit einer Einleitung, Wiener Beiträge zur Theologie 37, Wien 1971.
  • Johann Reikerstorfer (eld.): Lentigos und Peregrins Briefwechsel und Anti-Savarese, 1978 (unua preso en 1857, nova eldono en 1883)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Erwin Mann: Das Zweite Ich Anton Günthers Johann Heinrich Pabst, Herder, Wien 1970.
  2. nekrologo
  3. Jesús Martínez de Bujanda, Marcella Riĉter: Index des livres interdits, Médiaspaul, Montréal 2002, ISBN 2-89420-522-8, p. 417
  4. Hubert Wolf: Die Nonnen von Sant’ Ambrogio. Eine wahre Geschichte. C. H. Beck, Munkeno 2013, p. 378 ss.
  5. Johann Nepomuk Paul Oischinger: Die Günther'sche Philosophie. Mit Rücksicht auf die Geschichte und das System der Philosophie, sowie auf die christliche Religion dargestellt und gewürdigt, Schaffhausen 1852.