Apolodoro el Ateno

Apolodoro el Ateno estis ankaŭ konata kiel Apolodoro la Gramatikisto, li estis erudiciulo, historiisto, filozofo, gramatikisto kaj disĉiplo de Aristarko de Samotrako, Diogeno de Babilono (230 a. K. - 145 a. K.) kaj Panaitio la Stoika. Li estis filo de Asklepiado, studis kun Dionizio de Trakio kaj forlasis (eble fuĝis el) Aleksandrion ĉirkaŭ 146 a.K., plej verŝajne al Pergamo, en Turkio, kaj poste ekloĝis en Ateno. Aparte li estis kunlaboranto de Aristarko de Samotrakio en la studo pri la tekstoj de Homero kaj aliaj komikaj aŭtoroj. La verkoj atribuitaj al Apolodoro estas ĉiuj perditaj en sia tutaĵo, kun escepto de 356 fragmentoj, el kiuj estas klare ke li kunmetis verkojn de historia-kronografia erudicio.

Ἀπολλόδωρος ὁ Ἀθηναῖος
(180 a. K. - 120 a.K.)
"Epistola Critica", latina verko de Apolodoro de Ateno, eldonita de Christian Gottlob Heyne, en 1782.
"Epistola Critica", latina verko de Apolodoro de Ateno, eldonita de Christian Gottlob Heyne, en 1782.
Persona informo
Ἀπολλόδωρος
Naskiĝo 180 a. K.
en Ateno, Grekio
Morto 120 a. K.
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
mitologo
filozofo
arkitekto
poeto
verkisto
filologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Mitologio, greka literaturo, religio en Antikva Grekio kaj Greek poetry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Chronicle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro

redakti
  • "Περὶ τῶν Ἀθήνησιν ἑταίρων", pri la atenaj korteganoj. Kolektite fare de Ateneo el Naŭkrato.
  • "Ἀντιγραφὴ πρὸς τὴν Ἀριστοκλέους ὲπιστμήν", verko kompilita de Ateneo el Naŭkrato.
  • "Γῆς-epoko, κωμικῷ μέτρῳ", tio estas, "Universala Geografio en jambaj versoj", paralela al la Iambikaĵoj de la reĝo Nikomedo la 3-a el Bitinio[1], kiel asertas Strabono.
  • "Περὶ Ἐπιχάρμου", ("Pri Epikarmo"), komento pri la teatraĵoj de la komika poeto Epikarmo, en dek libroj, menciitaj de Porfirio kaj Plotino.
  • "Ἐτυμολογιαι", aŭ ("Etimologioj"), verko ofte referencita, kvankam ne ĉiam per tiu titolo.
  • "Περὶ Θεῶν", ("Pri la dioj"), en dudek kvar libroj. Tiu ĉi verko enhavis grekan mitologion, la originojn de la dioj. La Biblioteko, kiu klarigis la heroajn epokojn, estis ia daŭrigo.
  • "Περὶ νεῶν καταλόγου" aŭ "περὶ νεῶν", ("Pri Katalogo de la ŝipoj"), historia kaj geografia klarigo pri la Katalogo de Ŝipoj en la dua libro de Iliado. Ĝi konsistis el dek du libroj, kaj estas ofte citita de Strabono kaj aliaj antikvaj verkistoj.
  • "Περὶ Σώφρονος", komento pri la μῖμος (Mims) de Sofrono. Ateneo de Neŭkrato citas la trian libron kaj la kvara estas menciita en iu komento pri Aristofano.
  • "Χρονικὰ aŭ χρονικὴ σύνταξις", kroniko en jamba verso, kiu enhavis historion de 1040 jaroj, ekde la detruo de Trojo (1184) ĝis lia propra tempo, en 143 a.K. Ĝi estis speco de daŭrigo de la Biblioteko, kaj kompletigis la historion de la origino de la dioj kaj la mondo ĝis la tempo en kiu li vivis. Oni ne scias kiom da libroj konsistigis ĝin. Stefano de Bizanco mencias kvar librojn, kaj Georgo Sinkelo ankaŭ mencias la verkon.
  • "Χρονικά" ("Kroniko"), verko dediĉita al Atalo la 2-a Filadelfo.
  • "Περὶ τῶν Αθήνησιν ἑταιρίδων" ("Pri la atenaj kunuloj")
  • "Ἐτυμολογίαι" ("Etimologio")

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti