Arantxa Sánchez Vicario
(Alidirektita el Arantxa Sánchez-Vicario)
Arantxa Sánchez Vicario [prononco "Aránĉa Sánĉes Vikário"] estas kataluna tenisisto, internacie ludanta por Hispanio. Ŝi naskiĝis la 18-an de decembro 1971 en Barcelono, do nun estas 52-jara. Ekde la jaro 1985 ŝi estas tenisa profesiulo. Interalie ŝi en 1990 kune kun sia frato, la tenisisto Emilio Sánchez, kaj duafoje en 2002 kun la samlandano Tommy Robredo, gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Arantxa Sánchez Vicario | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Aranzazu Isabel Maria Sanchez |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1971 (52-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Loĝloko | Barcelono • Andoro |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Frat(in)oj | Javier Sánchez • Emilio Sánchez Vicario |
Amkunulo | Josep Santacana |
Okupo | |
Okupo | tenisisto • tenisa trejnisto |
Nun ŝi vivas en Andoro.
Eksteraj ligiloj redakti
- profilo de Arantxa Sánchez Vicario en la retejo de la Virina Tenisa Asocio (angle)
- Statistiko pri ŝi en la retejo de la Federacia Pokalo (angle)