Psidium guajava

(Alidirektita el Arasao)

Psidium guajava(vera) gujavo estas plantospecio el la familio Mirtacoj. Ĝi estas frukt- kaj kuracplantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
(vera) gujavo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj
Genro: Psidium
Psidium guajava
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
junaj fruktoj ĉe arbo
ekstera arboŝelo
floro
fruktoj kompleta kaj tranĉita

Priskribo redakti

La vera gujavo estas arbo, kiu atingas altecon ĝis 13 m. La arboŝelo estas glata, grizkolora kaj geiĝas en strioj. La branĉoj formas larĝan angulon kaj estas malforte harecaj.

 
matura ruĝa gujavo

Folioj redakti

La malhelverdaj folioj havas 5 mm longan tigon. La limbo estas oblonga ĝis elipsa kaj inter 6 kaj 12 cm longa kaj 3,5 ĝis 6 cm larĝa. La strukturo estas leda. La folioj estas sur la malsupra flanko pelte harecaj kaj je la supra surfaco iomete grizaj. La nervaturo estas bone videbla. La foliorando estas glatranda, la fino estas pinta aŭ milda kaj la bazo rondigita.

Floroj kaj floraroj redakti

La blankaj floroj kun diametro ĝis 2 cm staras unuope aŭ ĝis triope en kontraŭsidaj cumaj floraroj. La hareca kaliko estas sonorilforma kaj ĉ. 5 mm longa. La 4 ĝis 6 verdaj, blankaj aŭ kremkoloraj sepaloj estas kunkreskintaj al preskaŭ ronda krono de sepaloj kun neordinara malfermejo. Ĝi estas inter 7 kaj 8 mm granda.

La 4 ĝis 5 blankaj aŭ kremkoloraj petaloj estas 1 ĝis 1,4 cm longaj. La stamenoj estas 6 ĝis 9 mm longaj. Aŭ la ovario estas sube staranta kaj kunkresinta kun la kaliko. La stiluso estas preskaŭ samlonga kiel la stamenoj.

La floroj eligas fajnan odoron.

Fruktoj kaj semoj redakti

Post la florado aperas globaj, ov- aŭ pirformaj, ĉ. 3 ĝis 8 cm longaj beroj. Ankaŭ la kaliko restas ĉe la frukto. La bero havas verdan ĝis flavecan aŭ kreman koloron. La fruktokarno estas, depende de la vario, blanka, flava aŭ rozea. La placento estas ruĝeca. La frukto havas en sia matura stato tipan odoron. La bero enhavas multajn malmolajn semojn meze de ĝi.

Disvastigo redakti

Guajavo estas indiĝena en Sudameriko (gencentro). Hodiaŭ la planto troviĝas ĉie en la tropikoj. En kelkaj habitatoj la planto ŝajne estas konsiderata invada specio.[1]

La specio kreskas precipe en habitatoj ĝis alteco de 1500 m.[2]

Uzado redakti

La fruktoj estas konsumataj de la homoj. La fruktoj estas maturaj post tri ĝis kvar monatoj post la florado. Ili estas stokeblaj nur kelkajn tagojn. En fridujo ili tamen konserviĝas du ĝis tri semajnojn.

La frukto taŭgas por esti manĝata freŝe. La tute matura fruktokarno estas mola, suka kaj pro etaj grajnoj granuleca. La gusto estas dolĉe acida kaj similas al piro aŭ fragoj. Nematuraj fruktoj estas acidaj kaj adstringaj. Ili estas ŝatataj kun sukero en Azio. La gujavo precipe estas utiligata por fari marmeladon, ĵeleon kaj deserton. Ankaŭ eblas fari bongustan fruktsukon.La ŝelo de matura la bero oni aldonas al salaton aŭ pudingon.[3]

La arboŝelo povas est utiligata pro ĝia altokvanto de tanino por tanado.[1]

Medicina Utiligado redakti

Gujavo estas uzata en la tradicia medicino de multaj kulturoj. En Havajo, Karibi akj Mezameriko la homoj uzas la folioj kontraŭ lakso. En Mez- kaj Sudameriko oni prenas la foliojn kontraŭ dentdoloroj. La fangoj en Orientafriko faras kontraŭverman sukon el la folioj.

La folioj de la guajavo estas uzataj en la tradicia ĉina medicino.[4]

La folioj estas antioksidanto kaj havas hepatoprotektan kaj antialergian efikon.[5]

Enhavo redakti

La fruktoj enhavas averaĝe je 100 gramoj: 1 g proteino, 15 mg kalcio, 1 mg fero, 0,06 mg retinolo (Vitamino A), 0,05 mg tiamino (Vitamino B1) kaj 200 mg Askorbinacido (Vitamino C). La Vitamin-C-enhavo estas multe pli alta ol ĉe oranĝo (Citrus × aurantium).[6] La frukto ankaŭ estas riĉa je pektino.[3]

La folioj enhavas 10 % da taninon, β-sitosterino, maslenacido, gujavolacido kaj 0,3 % da eteran oleon kaj aliajn substancojn.[7] La arboŝelo enhavas 25 ĝis 30 % da taninon.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Thomas W. Baumann, Beatrice Häsler. (2007) Tropenfrucht. Flurlingen: Villacoffea, p. 109–110.
  2. Jules A. Samson. (1986) Tropical Fruits. Harlow: Longman, p. 215.
  3. 3,0 3,1 Bernd Nowak, Bettina Schulz. (1998) Tropische Früchte. München: BLV, p. 210.
  4. Cybele E. Almeida, Margô G. O. Karnikowski, Rejane Foleto, Bernardo Baldisserotto. (decembro 1995) Analysis of antidiarrhoeic effect of plants used in popular medicine. doi:10.1590/S0034-89101995000600002.
  5. R. M. Gutiérrez, S. Mitchell, R. V. Solĝis. (aprilo 2008) Psidium guajava: A review of its traditional uses, phytochemistry and pharmacology, p. 1–27. doi:10.1016/j.jep.2008.01.025.
  6. Jules A. Samson. (1986) Tropical Fruits. Harlow: Longman, p. 4.
  7. Christian Rätsch. (1998) Enzyklopädie der psychoaktiven Pflanzen. Aarau: AT, p. 455.

Literaturo redakti

  • Jie Chen, Lyn A. Craven. (2007) Psidium guajava. Peking: Science Press. ISBN 978-1-930723-59-7.
  • Jules A. Samson. (1986) Tropical Fruits. Harlow: Longman. ISBN 0-582-40409-6.
  • Nadja Biedinger. (2002) Die Welt der Tropenpflanzen. Köln: DuMont. ISBN 3-7701-5294-8.
  • Christian Rätsch. (1998) Enzyklopädie der psychoaktiven Pflanzen. Botanik, Ethnopharmakologie und Anwendungen. Aarau: AT. ISBN 978-3-85502-570-1.
  • Thomas W. Baumann, Beatrice Häsler. (2007) Tropenfrucht. Ein Streifzug durch eine Finca in Costa Rica zum 150. Geburtstag von Henri Pittier (1857–1950). Flurlingen: Villacoffea. ISBN 978-3-9523293-0-6.
  • Bernd Nowak, Bettina Schulz. (1998) Tropische Früchte. Biologie, Anbau und Ernte. München: BLV. ISBN 3-405-15168-6.