Argentina Díaz Lozano

Argentina Díaz Lozano (naskiĝis la  15-an de decembro 1912(nun 1912-12-15) en Santa Rosa de Copán, Honduro, mortis la 13-an de aŭgusto 1999 en Tegucigalpo, Honduro) estis hondura roman-verkistino kaj ĵurnalistino. Ŝia naskiĝnomo estis Argentina Bueso Mejía. Kiam ŝi edziniĝis kun Porfirio Díaz Lozano, ŝi prenis siajn du literaturajn nomojn.[1]

Argentina Díaz Lozano
Persona informo
Argentina Díaz Lozano
Naskiĝo 15-an de decembro 1912 (1912-12-15)
en Santa Rosa de Copán
Morto 30-an de novembro 1998 (1998-11-30) (85-jaraĝa)
en Tegucigalpo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Honduro vd
Alma mater Universitato de San Carlos de Gvatemalo • Academy of the Holy Names vd
Familio
Patro Manuel Bueso Pineda vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • homrajta aktivulo • diplomatosufrageto vd
Aktiva dum 1930– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Deveno kaj vivo redakti

Argentina, estis filino de entreprenisto Manuel Bueso Pineda kaj sinjorino Trinidad Mejía Perdomo, elementa instruistino. Ŝia primara edukado estis realigita en la lernejo de Maria Auxiliadora Tegucigalpo en Honduro; inter 1925-1928 ŝi ricevis la ekvivalenton de la nivelo de sekundara eduko en Holly Name Academy, en Tampo, ŝtato de Florido (Usono), ŝi tiam kompletigis universitatajn studojn en la Universitato de San Carlos de Gvatemalo, diplomiĝante kiel ĵurnalistino.[2] Ŝi edziniĝis unuafoje en 1929, en la aĝo de 17 jaroj kun Porfirio Díaz Lozano, komerca eksperto, kun kiu ŝi havis kvar gefilojn: Walter, Tatiana, Mimí kaj Rubenia.[3]

Verko redakti

Ŝia verko enhavas elementojn de malfrua romantikismo, kiu estis priskribita kiel “novprimitiva kaj poezia samtempe”. Eble ŝia plej konata libro estas la historia romano Mayapán, vaste tradukita kaj kun multnombraj eldonoj. Ŝi estis la sola centramerika virino oficiale agnoskita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo (1970).

Rakontoj redakti

  • 1930: Perlas de mi rosario
  • 1940: Topacios

Romanoj redakti

  • Tiempo que vivir (1940)
  • Peregrinaje (1944);
  • Mayapán (1950);
  • 49 días en la vida de una mujer (1956);
  • Y tenemos que vivir… (1960);
  • Mansión en la bruma (1964);
  • Fuego en la ciudad (1966);
  • Aquel año rojo (1973);
  • Eran las doce… y de noche (1976);
  • Ciudad Errante (1983);
  • Caoba y orquídeas (1986);
  • Ha llegado una mujer (1991)

Eseoj kaj aliaj redakti

  • Método de mecanografía al tacto (1939). Cuaderno didáctico: ununura eldono. Guatemala: Editorial Talleres del 31
  • Historia de la moneda en Guatemala, en kunlaboro kun S-ro Daniel Contreras, respondecinte pri la kolonia parto (1955).
  • Anuario diplomático-consular 1962-63. Guatemala: Unión Tipográfica,
  • La Palabras Preliminares estas subskribitaj de Argentina de Morales García (Argentina Díaz Lozano) kaj Darío Morales García, kiel redaktoroj.
  • Sandalias sobre Europa (1964), libro de kronikoj.
  • Historia de Centroamérica (1964). Speciale por gimnazianoj (sekundara lernejo). Guatemala: Eldonita de ―Cultural Centroamericana, A.I.
  • Aquí viene un hombre: biografía de Clemente Marroquín Rojas ; político, periodista y escritor de Guatemala (1968).
  • Walt Whitman/Primer poeta auténticamente americano (1976); Guatemala : Servicio Informativo y Cultural de los Estados
  • Vista aérea sobre Compendio geográfico e histórico. Símbolos. (1980- 1984, ilustrita), 17 pp.: ununura eldono. Sen indiko de loko aŭ dato de publikigo.
  • 32 Gazetaj artikoloj
  • Vidu la gvatemalajn gazetojn: Diario de Centroamérica, El Imparcial (columnas ―Para ellas y ―Con vosotros), Prensa Libre y La Hora (columna ― jueves literarios).

Biografio redakti

  • 1968: Aquí viene un hombre

Kronikoj redakti

  • 1964: Sandalias sobre Europa

Premioj kaj honoroj redakti

  • 1943: Concurso Latinoamericano de Novela
  • 1968: Premio Nacional de Literatura Ramón Rosa (Honduro)
  • 1968: Premio Cruzeiro Do Sud de Brasil

Bibliografio redakti

  • Echeverría, Amílcar; Argentina Díaz Lozano –Estudio Biográfico Literario–. Guatemala: Editorial Landívar, 1982. Página 82
  • Ávila, Myron Alberto; De aparente color rosa. Discurso sentimental en las novelas de Argentina Díaz. Honduras: Editorial Guaymuras, 2010.
  • Oscar Acosta; Revista de la Academia Hondureña de la Lengua. Tegucigalpa, Honduras: Editorial Gaurdabarranco, 1998.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Múñoz, Willy Óscar. Antología de cuentistas hondureñas. (página 35)
  2. Urquía Fuentes y García, José Leonardo. Apuntes sobre la ciudad de Santa Rosa de Copán. (página 52)
  3. Tiuj du lastaj ankaŭ fariĝis verkistoj, kvankam ne tiel fekundaj kiel Argentina, dum la viro diplomiĝis kiel kuracisto.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Argentina Díaz Lozano en la hispana Vikipedio.