Arkta ortografio (latine ortographia arctica) estas pazigrafio proponita de hispano Juan Caramuel (kiu ankaŭ kreis Logodaedaia kaj Ars notaria) 1656, bazita sur Mono-panglottus. Caramuel diris ke sonĝis pri popolo en Arkto, kiu havis skribmanieron (aŭ "ortografion") kompreneblan al ĉiuj. La signoj estas kunigitaj en unu pentagramo, iom simile al kelkaj sistemoj de stenografio.

La simboloj montras klasojn kaj specojn, kiel en plejparto de pasigrafioj. Naŭ lineaj simboloj estas pri konkretaj aferoj, naŭ pri "simplaj" ideoj, naŭ pri konceptoj, ktp. La lineojn oni povas kruzigi per streketoj (´`), kiuj montras la neadon de ĉefa ideo. Por montri specojn, oni faras "denton" en precipa lineo. Estas nigraj kaj blankaj simboloj por montri 14 gramatikajn rilatojn, la litero S montras ke iu simbolo ne estas nomo, sed gramatikan elementon. Krom tiu, multaj aliaj karakteroj, kiel komoj, punktoj kaj numeroj estas uzitaj.

La kazoj indikataj de gramatikaj simboloj estas ses: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo kaj adverba. La nominativo estas simila al akuzativo kaj al vokativo, ĉar la subjekto ĉiam venas antaŭ la verbo kaj la rekta objekto, post la verbo. Por montri la genitivon, oni uzas unu punkto (.), du por la dativo kaj tri por la kazo adverba. La adjektivoj estas neŝanĝeblaj.

Ne estas ĝenro gramatiko, sed la nomoj de bestoj kaj substantivoj rilataj al homoj estas baze masklaj, por derivacii la ina formo, oni metas la simbolon de ineco. La nura verbo estas la verbo esti (+), laŭ aristotela logika priskribo. Estas simbolo, kiun uzu nur la saĝuloj por montri nuancoj en la pensado.