Arsène Lupin

fikcia ŝtelisto
(Alidirektita el Arseno Lupino)

Arsène LUPIN [arsen lupen] estas fikcia ĝentlemano-ŝtelisto, kiu ĉefrolas en serio de noveloj de Maurice Leblanc. Li ĝenerale koncentras sian penon por ŝteli altvaloraĵojn, sed li mortigas neniun por ĝi.

Arsène Lupin
fikcia homo • literatura rolulo
Kreita de Maurice Leblanc
Verko Arsène Lupin (televida serio)
serio Arseno Lupeno
Rolita de Georges Descrières, Robert Lamoureux, Jean-Claude Brialy, Romain Duris, Omar Sy
Informoj
Kaŝnomo Raoul d’Andrésy
Sekso vira
Nacieco Francio
Okupo ĝentlemano-ŝtelisto
Malamikoj Josephine Balsamo
vdr

Biografio redakti

Arsène Raoul Lupin naskiĝis en Blois en Francio en 1874 kiel filo de Henriette d’Andrésy kaj Théophraste Lupin.

Li estas fama ŝtelisto, kiu ŝtelas de riĉuloj. Poste li laboras kiel policistodetektivo.

Li studis juron kaj medicinon, posedas skermon, boksadon kaj ĵuĵicuon. Li ankoraŭ vivis, kiam Leblanc mortis en 1941.

Literaturo redakti

  • 1905: Arsène Lupin gentleman cambrioleur (Arseno Lupeno ĝentlemano-ŝtelisto) (konsistas je naŭ noveloj)
  • 1908: Arsène Lupin contre Herlock Sholmès (Arseno Lupeno kontraŭ Herloko Ŝolmso)
  • 1909: L'Aiguille creuse (La Kava Roko)
  • 1909: Arsène Lupin (Arseno Lupeno), teatraĵo de kunlaboro kun Francis de Croisset
  • 1910: 813 (disigita je du volumojn je 1917: «La double vie d'Arsène Lupin» kaj «Les trois crimes d'Arsène Lupin» («La duobla vivo de Arseno Lupeno» kaj «La tri krimoj de Arseno Lupeno»)
  • 1911-1913: Les Confidences d'Arsène Lupin (La Konfidencoj de Arseno Lupeno) (konsistas el 9 noveletoj)
  • 1911: Une Aventure d'Arsène Lupin (Aventuro de Arseno Lupeno), teatraĵo
  • 1912: Le Bouchon de cristal (La Kristala Ŝtopilo)
  • 1915: L'Éclat d'obus (La Obusa Splito)
  • 1917: Le Triangle d'or (La Ora Triangulo)
  • 1919: L'Île aux trente cercueils (La Tridek-ĉerka Insulo)
  • 1920: Les Dents du tigre (La Dentoj de la tigro)
  • 1920: Le Retour d'Arsène Lupin (La Reiro de Arseno Lupeno), teatraĵo
  • 1923: Les Huit Coups de l'horloge (La Ok Batoj el la horloĝo) (konsistas el 8 noveletoj)
  • 1924: La Comtesse de Cagliostro (La Grafino de Kaljostro)
  • 1927: L'Homme à la peau de bique (La Kaprinaĉofelo-vestita Viro) (noveleto)
  • 1927: La Demoiselle aux yeux verts (La Verdokula Fraŭlino)
  • 1928: L'Agence Barnett et Cie (La Agentejo Barnet kaj K-io) (konsistas el 8 noveletoj)
  • 1928: La Demeure mystérieuse (La Mistera Loĝejo)
  • 1930: La Barre y va (La Baro tien iras)
  • 1930: Le Cabochon d'émeraude (La Smeralda Kaboĉo) (noveleto)
  • 1932: La Femme aux deux sourires (La Du-rideta Virino)
  • 1934: Victor, de la Brigade mondaine (Viktoro, de la monduma Brigado)
  • 1935: La Cagliostro se venge (Kaljostro sin venĝas)
  • 1939: Les Milliards d'Arsène Lupin (La Miliardoj de Arseno Lupeno)
  • 1939: Le Dernier Amour d'Arsène Lupin (La Lasta Amo de Arseno Lupeno)

En la dua libro, li sin batalas kun Sherlock Holmes (renomata Herlock Sholmès por eviti kopirajtajn problemojn). Nuntempa reeldonita libro uzas senŝanĝe la nomon de Holmes, ĉar la figuro pasis en la publikan havaĵon en 2000, 70 jarojn post la morto de Arthur Conan Doyle (en iuj landoj pli frue).

Esperantaj tradukoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. UEA Katalogo Arsène Lupin - Konfidencoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti