Artúr Szirtes [sirteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szirtes Artúr estis hungara advokato, poeto, framasono.

Artúr Szirtes
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1884 (1884-09-15)
en Panĉevo
Morto 14-an de aprilo 1927 (1927-04-14) (42-jaraĝa)
en Terézváros
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo sociologoverkisto • poeto • juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artúr Szirtes[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1884 en Pancsova (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Panĉevo en Serbio), li mortis la 14-an de aprilo 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Artúr Szirtes devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1902, poste li akiris advokatan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1910. Jam dum la studentaj jaroj li framasoniĝis. Lia advokata laboro konsistis nur pri la de:Gewerblicher Rechtsschutz. Cetere li verkis poemojn kaj li okupiĝis ankaŭ pri sociologio. Li studvojaĝis al Nov-Zelando. Dum la Kalistefa revolucio li rifuzis esti ŝtatfunkciulo. Jam en la pacaj tempoj lia nervostato malboniĝis, fine li mortigis sin.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szerelem (poemoj, 1904)
  • Mária dalok (poemoj, 1909)
  • Új-Zéland mint "korunk legfejlettebb szocialisztikus szervezete" (studo, 1910)
  • Szociális jogtudomány és szociográfiai módszer (1912)
  • Die Rechtswissenschaft eine Kulturmacht Zur Frage der gesellschaftlichen Vorbereitung des Gesetze (1916)
  • Évek és énekek (poemoj, 1922)
  • A kollektív munkaszerződés (1925)

Fontoj redakti

Referencoj redakti