Aszófő
Aszófő [asOfO] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Balatonfüred. La loknomo signifas: seka valo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 8241
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
Aszófő situas sur mildaj deklivoj, ĉe norda bordo de Balatono, ĝuste ĉe duoninsulo de Tihany, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1093 en formo Azzofeu, apartenanta al la najbara abatejo de Tihany. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
En Aszófő migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- baroka-klasikisma katolika Kirko Sankta Ladislao (Aszófő) de 1832
- restaĵoj de iama preĝejo ĉe la stacidomo
- serio da vinkeloj