Malfermi la ĉefan menuon

Audrey Geraldine LORDE (naskiĝis la 18-an de februaro 1934 en Novjorko, mortis la 17-an de novembro 1992 en Sankta Kruco) estis verkisto, feministo, Walker-a virinisto, bibliotekisto kaj civilrajta aktivulo. Kiel poeto, ŝi estas plej konata pri teĥnika majstreco kaj emocia esprimo, same kiel ŝiaj poemoj, kiuj esprimas koleron kaj indignon pri civilaj kaj sociaj maljustecoj, kiujn ŝi observis dum sia vivo.[1] Ŝiaj poemoj kaj prozo plejparte traktas aferojn rilatigitajn al civilrajtoj, feminismo kaj la esplorado de nigra ina identeco.

Audre Lorde
Audre Lorde.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1934 (1934-02-18)
en Novjorko
Morto 17-an de novembro 1992 (1992-11-17) (58-jara)
en Sankta Kruco
Mortokialo mama kancero • hepata kancero [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato Kolumbio • Hunter College • Hunter College High School • Universidad Nacional Autónoma de México • Columbia University School of Library Service [#]
Profesio
Profesio bibliotekisto • poeto • romanisto • verkisto • feministo • eseisto [#]
Laborkampo poezio [#]
Honorigoj Lambda Literary Award • Usonaj Libraj Premioj [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

TeorioRedakti

La teoriaj verkoj de Lorde estas bazitaj sur la "teorio de diferenco", la ideo, ke la binara opozicio inter viroj kaj virinoj estas tro simpla.[2] Lorde identigis aferojn de klaso, raso, aĝo, sekso kaj eĉ sano—ĉi tiu lasta estis aldonita kiam ŝi batalis kanceron en siaj postaj jaroj—kiel fundamenta por la ina sperto. Ŝi argumentis, ke kvankam la analizo de genro estas esenca, ankaŭ endas analizi, agnoski kaj adresi la aliajn diferencojn inter personoj. "Lorde" skribis Carmen Birkle, "emfazas la aŭtentikecon de sperto.[3] Ĉi tiu teorio hodiaŭ estas konata kiel intersekceco.

VerkojRedakti

Libroj

Ĉapitroj

  • "Age, race, class, and sex: women redefining difference", Dangerous liaisons: gender, nation, and postcolonial perspectives, Minnesota, Minneapolis: University of Minnesota Press, 1997, pp. 374–80, ISBN 978-0-8166-2649-6. 

Intervjuoj

Dokumentaj filmoj pri Lorde

  • A Litany for Survival: The Life and Work of Audre Lorde (1995). Dokumenta filmo de Michelle Parkeson.
  • The Edge of Each Other's Battles: The Vision of Audre Lorde (2002). Dokumenta filmo de Jennifer Abod.
  • Audre Lorde – The Berlin Years 1984 to 1992 (2012). Dokumenta filmo de Dagmar Schultz.

ReferencojRedakti

  1. Biografio de Lorde je la Poetry Foundation: http://www.poetryfoundation.org/bio/audre-lorde
  2. Olson, Lester C. (1998). “Liabilities of Language: Audre Lorde Reclaiming Difference”, Quarterly Journal of Speech (en) (84), p. 448–470. 
  3. BIRKLE, Carmen. (1996) Women's Stories of the Looking Glass: autobiographical reflections and self-representations in the poetry of Sylvia Plath, Adrienne Rich, and Audre Lorde (angle). ISBN 3-7705-3083-7. OCLC 34821525.