Auf zwei Planeten

Sur du planedoj (germane Auf zwei Planeten, 1897) estas influa scienca fikcia romano postulanta inteligentan vivon sur Marso fare de Kurd Lasswitz. Ĝi estis unue eldonita en durkovraĵo de eldonisto Felber en du volumoj en 1897; ekde tiam estis multaj eldonoj, iuj mallongigaĵoj, el kiuj oni tradukis al aliaj lingvoj.

Auf zwei Planeten
Lasswitz - Auf zwei Planeten.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Kurd Lasswitz
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1897
Information icon.svg
vdr

La rakonto kovras temojn kiel eksterteran koloniismon, reciproke certigitan detruon kaj batalon de civilizacioj multajn generaciojn antaŭ ĉi tiuj temoj venis en publika diskurso kaj politiko.

Resuma intrigoRedakti

Je la fono de la mondo de la malfrua 19a jarcento, grupo de arktaj esploristoj esploranta la Nordan Poluson trovas tie bazon de eksterteraj estaĵoj de la najbara planedo Marso. La marsanoj povas funkcii nur en la polusa regiono ne pro klimataj postuloj, sed ĉar ilia kosmoŝipo ne povas elteni la rotacion de la Tero ĉe pli malaltaj latitudoj. La eksterteranoj similas al la homoj de la Tero en ĉiu afero krom unu sufiĉe elstara escepto ke ili havas multe pli grandajn okulojn, kun kiuj ili povas esprimi pli da emocioj, kaj pro tio ilia nomo por la loĝantoj de Tero estas "la malgrandokululoj". La marsanoj de Lasswitz havas tre kompleksan kaj ampleksan teknologion kaj bonŝanĉe dum la unuaj rakontoj kun la homaro ŝajnas esti pacemaj; interalie ili prenas kelkajn de la esploristoj reen kun ili por viziti Marson.

Unuavide, la socio de la marsanoj ŝajnas esti klera, pacema kaj tre progresanta, sed poste la esploristoj lernas pri sekreta plano al koloniado de la Tero por gajni pli de la suna potenco kaj ekspluati la relative abundajn resursojn de la Tero. En la sekvantaj jaroj la marsanoj ne malfacile subigas ĉiun gravan registaron sur la tero, uzante rimedojn kaj perfortajn kaj diplomatiajn, sed ĉiam kun pacigaj promesoj alporti pacon, edukadon kaj prosperon al ĉiuj. La situacio pli kaj pli ŝajnas simila al la tiama eŭropa koloniismo de triamondaj landoj. Sole malproksimaj partoj de Nordameriko restas plejparte sendependa pro ties malalta loĝantara denseco. Kun la paso de la tempo la marsaj koloniistoj fariĝas pli arogantaj kaj perfortemaj al la ĝenerala homa loĝantaro kaj la subpremo plias. La situacio fariĝas tiom neeltenebla por la homoj ĝis ekeksplodas insurekcio kiu disvolviĝas en abomenaĵoj de ambaŭ flankoj sed certe kun neniu ŝanco gajni por la teknologie malsuperaj homoj de la Tero. Ĝuste tiam formiĝas organizita tutplaneda rezista movado kiu funkcias el la ombroj, ŝteladas teknologiaĵojn kaj unuigas la mondon en vivsavanta lukto kontraŭ la invadintaj marsanoj. En la fina alfrontiĝo ambaŭ flankoj komprenas, ke estas neniu vojo gajni la konflikton, ĉar ambaŭ flankoj havas sufiĉe da potenco ekstermi la infrastrukturon de la oponanto sed ne la armeon mem. La lukto finiĝas en maltrankvila batalhalto kaj poste ekas honesta negoco, kiu rezultas en iom pli da libereco al la Tero. Sed ĉar la Tero jam estas ŝanĝiĝita porĉiame la Tero restas pli malpli subigita al Marso.

Marso kiel prezentita de LasswitzRedakti

Lasswitz klopodis resti proksime al la tiama konata priskribo de Marso fare de la astronomo Giovanni Schiaparelli kaj eĉ pli proksima al tio de Percival Lowell, kiu vidis la surfacon de la najbara planedo kiel traborita de realaj kanaloj kiuj estis realigitaj de inteligentaj estaĵoj. La prezentado de Lasswitz estas pli reflekta de la priskriboj de ĉi tiuj astronomoj ol tiuj de aliaj scienc-fikciaj rakontoj de la epoko traktanta la planedon, inkluzive de La milito de la mondoj de H. G. Wells, kaj Lieut de Edwin Lester Arnold.

Literatura signifoRedakti

Ĉi tiu romano estis populara ĉefe en Eŭropo. Wernher von Braun kaj Walter Hohmann estis inspiritaj legante ĝin kiel infanoj samkiel Robert H. Goddard estis post legi La militon de la mondoj. Malgraŭ ke la romano ne estis havebla en la angla ĝis 1971, Everett Bleiler, notas ke ĝi probable influis usonan ĝenron de sciencfikcio, ekzemple tra Hugo Gernsback estus estinta saturita en la laboro de Lasswitz kaj teoria pozicio de Gernsback de teknologie bazita liberalismon kaj multaj de liaj malgrandaj sciencaj kroĉoj similas ideojn en la verkaro de Lasswitz."[1]

RicevoRedakti

En recenzo de la angla traduko de 1971 por The New York Times la kritikisto Theodore Sturgeon, trovis Two Planets "scivola kaj fascinanta ... plena de kurioza dialogo, heroeco, ampleksa amorfarado kaj belegaj aparataĵaroj."[2] Bleiler notis, ke la tradukita teksto estis severe mallongigita, perdanta 40% el la originala teksto; kvankam la kvalito de la traduko estis bona, li karakterizis la mallongigon kiel "malbona kastrado"... Ĉi tiu perdo de detaloj rezultiĝas en verterbrarigo kiu preterlasas gravan fonon kaj malfortigas instigojn kaj intrigajn konektojn.[1] Lester del Rey simile malakceptis la tradukon de 1971 kiel bowdlerigo kiu estas "malbona skolistado,... malĝusta al la legantoj [kaj] krude malĝusta al Lasswitz." Del Rey notis ke la traduko baziĝas sur mallongiga versio de 1948 preparita fare de la filo de la aŭtoro, kun aliaj modifaĵoj faritaj fare de la tradukisto.[3]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Everett F. Bleiler, Science-Fiction: The Early Years, Kent State University Press, 1990, pp.422-24
  2. "If . . .?", The New York Times, May 14, 1972.
  3. "Reading Room", If, Junio 1972, p.111