Augustinus Novellus

Agostino Novello, "Matteo di Termini", "Panormitano" aŭ "Agostino da Tarano" estis itala pentristo kaj religia figuro respektegata kiel beata de la Katolia Eklezio.

Augustinus Novellus
(1240-1309)
Triptiko de Sankta Aŭgusteno, (1328).
Triptiko de Sankta Aŭgusteno, (1328).
Persona informo
Naskiĝo 1240
en Tarano, aŭ Termini Imerese, Italio
Morto 19-a de majo 1309
en San Leonardo al Lago, apud Sieno, Italio
Alma mater Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo kleriko • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron en Bolonjo kaj poste fariĝis kanceliero de Manfredo, la reĝo de Sicilio. Post lia morto en la batalo de Benevento en februaro 1266, li sin turnis al religia vivo kaj prenis la nomon Aŭgusteno (omaĝe al Aŭgusteno de Hipono).

En 1266 li estis akceptita en la ordenon de la aŭgustenaj ermitoj kaj estis ilia generalo inter 1298 kaj 1300. Li tiam retiriĝis al la monaĥejo de San Leonardo al Lago proksime de Sieno kaj laboris en Sieno por la vastiĝo de Santa Maria della Scala kaj ĝiaj statutoj ekde 1305.

Lia beatigo okazis sub papo Klemento la 13-a la 11-an de julio, 1759, Klemento la 14-a konfirmis la kulton la 23-an de julio, 1770. La beato unue estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Aŭgusteno en Sieno. La 19-an de majo 1977 li estis reentombigita en Termini Imerese en la katedralo de Sankta Nikolao de Bari.

Kapelo de la Beata Agostino Novello en la Preĝejo de Sankta Nikolao, de Bari.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj