Terneuzen

municipo en Zelando, Nederlando
(Alidirektita el Axel)

Terneuzen (51° 20′ N; 03° 49′ E Mapo) estas urbo kaj municipo en la nederlanda provinco Zelando. La nombro da loĝantoj estis 55 461 (je la 1-a de julio 2006) kaj per tio Terneuzen estas la plej granda municipo en Zelando laŭ loĝantoj. La urbo situas je la suda bordo de la Westerschelde (Okcidenta SkeldoHonte) ĉe la elfuejo de la grava Kanalo de Gento al Terneŭzo. Terneuzen plenumas centran funkcion en Zeeuws-Vlaanderen (Zelanda Flandrio) ĝi ekzemple havas relative grandan regionan hospitalon kaj teatron.

ISO
Municipo Terneuzen

Flago de la municipo Terneuzen

Blazono de municipo Terneuzen

Flago de la municipo Terneuzen Blazono de municipo Terneuzen
Situo de la municipo Terneuzen
nederlanda municipo • nederlanda municipo • nederlanda municipo
Provinco Zelando
Urbestro Erik van Merrienboer
Ĉefloko Terneuzen
Areo
 - Tero
 - Akvo
318,04 km²
268,54 km²
49,50 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
55 461 (1-a de julio 2006)
207 loĝ./km²
Geografia situo 51° 20′ N, 3° 49′ O (mapo)51.3333333333333.8166666666667Koordinatoj: 51° 20′ N, 3° 49′ O (mapo)
Terneuzen (Nederlando)
Terneuzen (Nederlando)
DEC
Terneuzen
Terneuzen

Map

Gravaj trafikaj arterioj N61, N62, N252, N258
CBS-municipokodo 0715
Poŝtkodo 4520–4523, 4530–4559, 4570–4579
Oficiala retejo https://www.terneuzen.nl/
vdr

La urbo havas la kvaran plej grandan havenon de Nederlando post Roterdamo, Amsterdamo kaj Vlissingen kaj situas grandparte entordita inter la kanalo kaj la Otheensche Kreek (kreko de Orthene). Je la alia flanko de ĉi tiu kreko situas la novkonstruita kvartalo Othenepoldero kaj la antaŭa vilaĝeto Othene. Okcidente de la kanalo situas la plej grava sidejo de Dow Chemical en Eŭropo. Ĉi tiu kemi-giganto estas la plej granda dunganto de la provinco Zelando.

Terneuzen situas ĉe la fino de la kanalo de Gent al Terneuzen, kiu ligas la urbon Gent en Belgio kun la Okcidenta Skeldo En marto 2003 la fiksa interborda ligo kun la ‘transa flanko’ finkonstruiĝis per la Okcident-Skelda-tunelo . La alirejo de la tunelo situas tuj apud la kanalo.

Terneuzen ankaŭ estas fama kiel la urbo de la La Fluganta Holandano, konata el la samnoma opero de Richard Wagner. Laŭ la legendo ĉi tiu, kontraŭ Dio ribelema, kapitano Willem van der Decken venis el Terneuzen.

En Terneuzen naskiĝis Sandra Roelofs.

Urboj kaj vilaĝoj redakti

Nombro da loĝantoj je la 1-a de januaro 2005:

Terneuzen 27.930
Axel 7450
Sas van Gent 3860
Hoek 2520
Sluiskil 2410
Zaamslag 2080
Westdorpe 2030
Koewacht 1940
Philippine 1940
 
Biervliet 1310
Zuiddorpe 820
Spui 240
Zandstraat 240
Overslag 160
Reuzenhoek * 150
Zaamslagveer * 120
Driewegen * 80
Fonto: CBS
* Ne oficiala vilaĝo

Esperantistoj redakti

  • Jan Koning
  • Maria T.C. Rijpert
Provinco Zelando  
Borsele | Goes | Hulst | Kapelle | Middelburg | Noord-Beveland | Reimerswaal | Schouwen-Duiveland | Sluis | Terneuzen | Tholen | Veere | Vlissingen
Nederlando | Provincoj | Municipoj