Der Fliegende Holländer

(Alidirektita el Der fliegende Holländer)

Der Fliegende Holländer ("La Fluganta Holandano") estas la titolo de unu el dek tri operoj en tri aktoj de Richard Wagner. La premiero de la opero okazis la 2-an de januaro 1843 en la reĝa saksia teatrejo de Dresdeno.

Der Fliegende Holländer
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
Loko de rakonto Norvegio
vdr
Der Fliegende Holländer
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
premiero: la 2-an de januaro 1843
premiera loko: Dresdeno, reĝa saksia teatrejo
opera daŭro: ĉ. 2 ½ horoj
loko de la scenaro: la marbordo de Norvegio, sen indiko pri tempo
roloj:
  • Daland, norvega navigisto (baso)
  • Senta, lia filino (soprano)
  • Erik, ĉasisto (tenoro)
  • Mary, infanvartistino de Senta (aldo)
  • stiristo sur la ŝipo de Daland (tenoro)
  • la holandano (baritono)
  • Maristoj de la norvego. Maristoj de la fluganta holandano. Knabinoj (koruso)

La materialon por la opero liveris la legendo pri la nederlanda kapitano Bernard Fokke. Li kun sia ŝipo kaj maristaro – kontraŭe al multaj aliaj navigistoj – ne sukcesis pasi la Bonesperan Kabon. Li provis spiti al sia sorto, al dio kaj la naturo, sakris kaj pri dio kaj la naturo, kaj sekve kun sia ŝipo kaj ŝipanaro iĝis fantomaj – la fantoma ŝipo estis kondamnita por ĉiam krozi sur la mondaj maroj. Ĉiu, kiu renkontus la fantoman ŝipon kun sia nigra masto kaj sange ruĝaj veloj, havus malfeliĉan sorton.

Richard Wagner verkis operon sub la impreso de ŝtorma ŝipa vojaĝo kaj translokigis la scenaron de la Bonespera Kabo en la praa versio de 1841 al Skotlando, en la fina versio al Norvegio. Multaj fakuloj konsideras la operon la unua vere proprastila verko de la komponisto. La premiero de la opero en Dresdeno havis nur modeste sukcesan eĥon – ĝi nur kvarfoje prezentiĝis. Dum la jaro Wagner prilaboris la operan strukturon kaj muzike ŝanĝis aparte la enkondukon kaj la finon.

Surscenigoj dum la 19-a jarcento redakti

Surscenigoj en la origina lingvo redakti

Malgraŭ la nur modesta sukceso de la premiero en Dresdeno dum januaro 1843, jam duonan jaron pli poste du pliaj teatrejoj surcenigis la verkon: tiuj en Rigo (la 3-an de junio 1843) kaj Kaselo (la 5-an de junio 1843).

Sekvis surscenigoj en Berlino (1844), Zuriko (1852), Prago (1856), Vieno (1860), Munkeno (1864), Roterdamo (1869) kaj multaj pliaj lokoj.

Surscenigoj en tradukoj redakti

Ekde la jaro 1870 la opero ankaŭ estis prezentata en tradukoj:

Eksteraj ligiloj redakti