Ayad Akhtar
usona aktoro
Ayad Akhtar [Ajat Akĥtar] (naskiĝis la 28-an de oktobro 1970 en Novjorko) estas usona verkisto, dramisto kaj teatra aktoro de pakistana origino, gajninto de la Premio Pulitzer. En 2013 li ricevis la Premion Obie por teatraĵo-verkado pro lia teatraĵo Disgraced (malhonoro). Krome, li publikigis la romanon American Dervish, tradukita al 20 lingvoj[1]. La verkaro de Akhtar kovras diversajn temojn inkluzive de la religio, ekonomiko, enmigrado kaj identeco.
Ayad Akhtar | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1970 (53-jaraĝa) en Staten-Insulo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato Brown Columbia University School of the Arts (en) ![]() Universitato Kolumbio Brookfield Central High School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro dramaturgo scenaristo ![]() |
Verkoj | Homeland Elegies |
La 2-an de decembro 2020, Akhtar estis elektita kiel prezidanto de PEN Usono[2], la plej granda PEN-centro en la mondo.
Referencoj
redakti- ↑ (en) Ayad Akhtar.pen.org.
- ↑ (en) Ayad Akhtar named new PEN American president. ABC News. la 8-an de septembro 2020