Béla Lajos Tóth
Béla Lajos Tóth [lajoŝ tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Béla Lajos estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, biokemiisto.
Béla Lajos Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1925 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de februaro 1999 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1/B parcella, 2. sor, 12. sír |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto |
Béla Lajos Tóth[1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1925 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de februaro 1999 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Lajos Tóth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1944, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato en 1950. Post la diplomo li estis bestokuracisto province, sed li revenis al la fakultato (iom poste jam Veterinara Altlernejo), kie li estis asistanto (1951–1957), lektoro (1957–1965), docento (1965–1972). Li revenis al la menciita universitato en 1972, kie li estis profesoro-katedrestro ĝis la emeritiĝo en 1993. Intertempe li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1964. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Vizsgálatok éhező, újszülött és szopós malacokon, különös tekintettel a szénhidrát-anyagcserére (1955, ankaŭ angle)
- Wirkung der Hypothermie auf den Intermediär Stoffwechsel neugeborenen Tiere (1956)
- Adatok az újszülött állatok szénhidrát-rezorbciójához (1958)
- Faji eltérések a szérumfehérjében (disertaĵo, 1962)
- Biokémiai gyakorlatok (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1969; 5-a eldono en 1977)
- Állatorvosi kórélettan (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1982)
- A vérkeringés hemodinamikája (1994)