Béla Szántó
Béla Szántó [bEla sAntO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Szántó Béla Lőb estis hungara politikisto, komisaro, oficisto, diplomato. Lia origina familia nomo estis Schreiber. Lia plej konata frato estis Zoltán Szántó.
Béla Szántó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schreiber Béla |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1881 en Homokkomárom |
Morto | 1-an de junio 1951 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Rezső Szántó (en) , Zoltán Szántó kaj Gizella Szántó (en) |
Parencoj | György Szamuely (en) (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | diplomato politikisto |
Béla Szántó [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1881 en Homokkomárom. Li mortis la 1-an de junio 1951 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Szántó devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn en Nagykanizsa kaj en la sama urbo li eklaboris kiel oficisto en 1900. En la sekva jaro li translokiĝis al Budapeŝto, kie li post jaroj aliĝis al la socialdemokratoj. En 1906 li partoprenis en fondo de oficista asocio. En 1911 li edziĝis. Dum la Kalistefa revolucio li partoprenis en fondo de komunista partio. En la frua 1919 li estis arestita, sed dum Hungara Sovetrespubliko li tuj liberiĝis kaj li estis komisaro (komprenu ministro) pri defendo. Post falo de la Soveto li rifuĝis al Vieno, poste al Berlino, fine al Soveta Rusio. Precipe li gvidis bibliotekon en Moskvo. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj li ricevis diplomatiajn taskojn.
Liaj kontribuaĵoj (elekto)
redakti- A magyar munkásmozgalom 1914-ig (La hungara laborista movado ĝis 1914), (1947)
- Szántó Béla tanulmánya az első világháború előtti magyarországi ellenzéki szociáldemokrata irányzatokról (1962)