Búcsúszentlászló
Búcsúszentlászló [bUĉUsentlAslo] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. La oficiala loknomo estis Bucsuszentlászló ĝis 2004.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 1 km²
- Loĝantaro: 880
- Poŝtkodo: 8925
- Telefonprefikso: 92
SituoRedakti
Búcsúszentlászló situas en valo en Montetaro Zala laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nagykanizsa-Szombathely. Zalaegerszeg troviĝas 13 km-ojn for.
Legendo de la lokoRedakti
Reĝo Ladislao dum rajdado malkovris insulon inter marĉo. Li elĉevaliĝis, kie tuj estiĝis fonto. Poste oni fondis tie komunumon kaj konstruis preĝejon. La kirko iĝis signifa pilgrimloko.
HistorioRedakti
La turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed poste ĝi refondiĝis. Incendio okazis en 1874.
VidindaĵojRedakti
- romanika kapelo omaĝe al Sankta Ladislao el la 13-a jarcento
- baroka romkatolika Kirko Sankta Ladislao (Búcsúszentlászló) de 1724 apud la kapelo, la turo estas 46 m-ojn alta
- ordena domo apud la preĝejo el la 18-a jarcento
- kapelo kaj golgoto
FamulojRedakti
En ekstera parto de Búcsúszentlászló mortis oficiro Mór Kerkapoly.
Komunumoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlandoRedakti
Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).