Jászszentlászló
Jászszentlászló (jAssentlAslO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunmajsa. La nomo signifas jasa-sankta-Ladislao.

Bazaj informoj Redakti
- Areo: 60 km²
- Loĝantaro: 2600
- Poŝtkodo: 6133
- Telefonprefikso: 77
Situo Redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Kiskunhalas.
Historio Redakti
Ŝajnas, ne hungaroj, sed kumanoj fondis la vilaĝon. Laŭ la turka administrado en 1570 oni trovis vilaĝon Szentlászló. La Habsburgoj en 1699 forpelis la turkojn. Leopoldo la 1-a senrajte vendis ankaŭ tiujn kampojn al Ordeno de germanaj kavaliroj (Teŭtonoj). En 1745 komunumoj de Jákóhalma, Jászdózsa, Mihálytelek kaj Felsőszentgyörgy reaĉetis la kampojn. Formiĝis vico da farmoj. La vilaĝo naskiĝis en 1873. Kolĥozo formiĝis en 1949.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, vendejo nomata Malom.
Vidindaĵoj Redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1902
- kalvinana preĝdomo de 1995
- monumentoj pri la mondomilitoj
- skulptaĵo pri [Ladislao la 1-a (Hungario)
- ronda lago
- ventomuelejo
Ĝemelkomunumoj Redakti
- Eggolsheim, Germanio
- Szárhegy, Rumanio
- Tótfalu
Similaj komunumoj Redakti
- komunumoj de jasoj: vidu Jászberény
- komunumoj de Szentlászló en Hungara reĝlando
Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).