Bach-koncerthalo (Frankfurto ĉe Odro)
La Bach-koncerthalo (germane Konzerthalle Carl Philipp Emanuel Bach Frankfurt/Oder) estas multfunkcia okazigejo en iama klostra kirko de la franciskanoj en Frankfurto ĉe Odro, Germanujo.
Bach-koncerthalo | |||
---|---|---|---|
koncertejo spektaklejo koncerta domo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Brikogotiko vd | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Frankfurto ĉe Odro | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 20′ 59″ N, 14° 33′ 9″ O (mapo)52.349614.5526Koordinatoj: 52° 20′ 59″ N, 14° 33′ 9″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | Eŭropa Universitato Viadrina • Frankfurto ĉe Odro vd | ||
Situo kaj ĉirkaŭaĵo
redaktiSituas la koncerthalo en la nordo de la urbokerno. La teritorion limigas norde la strato Lebuser Mauerstraße markanta la iaman ĉirkaŭfortikaĵon. Eoste apudas la longan halon la promenejo ĉe Odro-rivero, kies orienta orielo de la pola riverbordo bonege videblas. Sude kaj ueste staras ĉirkaŭ la Malsupra bazaro ĉe Collegien-strato la iama mezepoka malliberejo (hodiaŭ ĝi gastigas la bibliotekon kaj muzeon), la Pacpreĝejo frankfurta (senkfunkcia nuntempe) kaj la iama duobla paroĥeestrejo (la nuna urba arkivo).
Arĥitekturo
redaktiLa rektagula konstruaĵo kun sela tegmento estas trinava gotika brikkonstruaĵo kun ses naveroj. Ambaŭ gabloj estas kun puco. La uesta gablo havas ornamaĵojn el brikoj. la ununava, rekte fermita altarejo estas trinavera kaj tri metrojn pli malalta ol al longa navo. Tie la gabloj havas gotikajn fenestroformojn. La norda kaj la suda flanko de la longa navo ordigitis per ses fenestroj kaj la uesta flanko per tri fenestroj kiuj longas ĉe la kompleta alteco de la fasado. Ĉe la suda flanko troviĝas du duoblealaj pordoj. De la du 2,90 metrojn altaj bronzaj pordoj nomiĝas la unua Gaja pordo kaj la alia Malgaja pordo; ilin faris la skulptisto Axel Schulz. La supra finiĝo estas ĉe ambaŭ pordoj duoncirkla rondarko similanta al arbo. Norde apudas komplete duetaĝa konstruaĵo kun atrio.
Historio
redaktiLa en 1210 fondita franciskana ordeno rapide disvastiĝis en la Sankta Romia Imperio. Jam antaŭ 1253 ekzistis en Frankfurto, klostro ĉe la Ponta pordego; la urbo tiutempe apartenis al la Episkoplando Lebus. Ĉirkaŭ la jaro 1270-a franciskanoj de la saksia ordenprovinco konstruis novan konventon kun preĝejo en la proksimeco de Packirko (aŭ Nikolao-kirko). La unua mencio iĝis en 1312 laŭdanta la sintenon de la pia viraro: temus pri ŝatataj kaj piaj uloj (religiosi viri et nobis in Christo dilecti fratres Minores nostrae civitatis). Konsekro de la sakristio (de kapelo?) estis en 1301. Pluraj riĉuloj entombigitis surloke. Inter 1516 kaj 1525 fratro Andres Lange organizis novonstruon de la trinava longa halo; tiam fariĝas la nunaj internaj dimensioj sur okangulaj pilastroj kun volboj stelretaj. Apartenis tiam al la monakejo 20 patroj kvar laikuloj. En la kuro de Reformacio la frankfurta urba konsilantaro maltolereme malpermesis al la ordenanoj en la 9.11.1539 kaj la predikadon kaj la celebron de la sankta meso. Oni fermis la konventon kaj forpelis la sanktajn virojn. La posedaĵojn ricevis laŭ ordono de princelektisto Joakimo la 2-a (Brandenburgio) la Viadrina-altlernejo. La klostra biblioteko iĝis presejo kaj la kirko iĝis en la jaro 1551-a protestantisma. En 1572 estis la definitiva transdono de ĉiuj klostraj konstruaĵoj al la universitato. En al eksa monakejo instalitis prizorgejo por malriĉaj studentoj. Ekde la mezo de la 16-a jarcento faritis en al kirko dum ĉ. unu jarcento ankaŭ la diservoj por la fideluloj el la malsupra urbokvartalo.[1][2]
Dum la regado de reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a (Prusio) faritis ampleksaj restaŭradlaboroj en 1735/36. Kreitis tiam la fundamento por planita turo; ĝi ĝis nun ekzistas, kvankam la turkonstruo neniam komencitis. Post la malfondo universitata en 1811 la urbo iĝis posedanto. La kirkon iĝis memstara komunumo respektive garnizona. Inter 1823 kaj 1901 troviĝis ene malriĉulejo publika. Je la fino de la Dua mondmilito detruitis la tiea areo; tamen la kirko mem ne estis multe damaĝita. Post 1945 diservoj ene lokis pli kaj pli malofte ĉar la antaŭmilita komunumo loĝis en Dammvorstadt kiu iĝis pola sen germanaj loĝantoj.
En 1966 la ekleziuloj kaj la magistrato decidis ŝanĝi la kadukiĝantan konstruaĵon je koncerthalo post restaŭrado. En 1967 la urbo subsignis luprenkontrakton kaj jam en 1967 la unuaj koncertoj povis okazi. Inter 1969/70 iĝis nova restaŭrado kun malkovro de mezepokaj volbopentraĵoj. En al 2.10.1970, okaze de la malfermo de la 10-aj Odraj festivaloj, la halo estis nomita por Carl Philipp Emanuel Bach.
Ĉe la suda flanko muntitis en 1975 du enirejoj (laboraĵoj de A. Schulz) kaj en 1987 oni alkonstruis multfunkciejon. Tie estis ekde 1988 provludĉambroj, gastejo, garderoboj, burooj kaj instrumentejoj. Ekde 1990 faritis novaj restaŭradlaboroj. La eostaj fenestroj de la altarejo ricevis plumbajn vitralojn kaj la iama sakristio ankaŭ restaŭritis. Novaj sidlokoj venis danke al engaĝiĝo fare de la iniciatorondo Frankfurter Festtage der Musik. Ĝis la urba jubileo de 2003 la tegmento ankaŭ novigitis. En 2003 la firstotureto remetitis supren, kiu forigitis en 1736. Anoj de Musikgesellschaft C. Ph. E. Bach donacis ventoflagon kun inicialoj de la komponisto Bach. En 2013 la ĉambromuziksalonego restaŭritis - ĉefe oni forigis damaĝojn faritaj pro troa malsekeco, remetis novan pucon kaj diversaj aĵoj nove farbitis.
Orgenoj
redaktiFieras la preĝejo pro havo de du orgenoj, kiujn faris la surloka firmao W. Sauer. La granda konstruitis en 1975 kun 50 registroj, tri klavaroj, 3964 fajfiloj. La orgenfasado faritis laŭ la t.n. mekanisma principo. La ludadtraktado efektiviĝas aŭ mekanike aŭ elektrike.
Eventoj
redaktiLa koncerthalo estas ekde 1971 sidejo de la Filharmonia orkestro frankfurta kaj ekde 1995 de la Brandenburgia ŝtata orkestro frankfurta kiel ankaŭ de la Orkestro de la frankfurtaj muzikŝatantoj. Regule gastas la Germana-pola junularorkestro krome. Inter la ofte revenantaj eventoj citindas Muzikaj festotagoj de ĉe Odro, Bach-festoj, Bach-simpozioj, Wilhelm-Sauer-orgenfestotagoj, muzikserioj kaj abonaĵoj klasikaj kaj distraj-popularaj. En la ĉambromuzikejo kaj en la vestiblo okazas pli malgrandaj aferoj aŭ ekspozicioj kaj diversaj prezentadoj. En la sakristio estas la tutmonde unika elmontro de faktoj pri al vivo kaj la verkaro de Carl Philipp Emmanuel Bach.[3] La gastlisto estas longa: i.a. jam ludis surloke David Ojstraĥ, Mstislav Rostropovich, Ludwig Güttler, Rudolf Buchbinder, Gisela May, Royal Philharmonic Orchestra kun Vladimir Ashkenazy.
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-20. Alirita 2020-02-19 .
- ↑ Ursula Creutz: Geschichte der ehemaligen Klöster im Bistum Berlin in Einzeldarstellungen. Leipzig 1995, ISBN 3-89543-087-0, p. 213–217.
- ↑ [1][rompita ligilo]