Dukolora paruo

(Alidirektita el Baeolophus bicolor)

La Dukolora paruo, Baeolophus bicolor, estas eta kantobirdo de Nordameriko, specio de la familio de Paruedoj. La Nigrakresta paruo, troviĝanta el centra kaj suda Teksaso suden, estis inkludita kiel subspecio sed ĝi estas nune konsiderata separata specio nome B. atricristatus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora paruo
Dukolora paruo
Dukolora paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Baeolophus
Specio: B. bicolor
Baeolophus bicolor
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Kantono Johnston, Norda Karolino
 
Ĉe Columbus, Ohio

Tiuj birdoj havas grizajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn (kaj de tie devenas la nomo kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie bicolor signifas fakte "dukolora") kun blanka vizaĝo kie kontrastas la malhela okulo, griza kresto, malhela frunto kaj mallonga fortika beko; ili havas ruĝecajn flankojn kaj ankaŭ grizajn gambojn. La kanto estas kutime priskribita kiel fajfa peter-peter-peter (por angloparolantoj) aŭ "pita-pita-pita". Ili faras ĉiukaze varion de diferencaj sonoj, plejparte havante similan tononkvaliton.

Kutimoj redakti

Ili nutras sin aktive sur branĉoj, foje surgrunde, ĉefe manĝante insektojn, ĉefe raŭpojn, sed ankaŭ semojn, nuksojn kaj berojn. Ili stokas manĝaĵojn por posta uzado. Dukoloraj paruoj tendencas esti scivolemaj pri la homaj najbaroj kaj povas esti vidataj ĉe fenestrembrazurojn rigardante kio okazas ene. Ili estas pli timidaj ĉe birdomanĝejoj; ties normala kutimo estas vigli la manĝejon el kaŝejo en arboj aŭ arbustoj, flugi al la manĝejo, preni semon kaj ekflugi reen al kaŝejo por manĝi ĝin tie.

Dukoloraj paruoj nestumas en arbotruo, ĉu en natura kavaĵo aŭ foje en malnova nesto de pego. Ili kovras la neston per mildaj materialoj, foje plukante harojn el vivanta animalo kiel hundo. Se ili trafas sekan serpentohaŭton, ili klopodas uzi pecojn en sia nesto.[1] Foje birdo naskita la pasintan jaron restas por helpi siajn gepatrojn zorgi la venontan idon. La paro povas resti kune kaj defendi sian teritorion la tutan jaron. Tiuj birdoj estas konstantaj loĝantaj birdoj kaj ofte aliĝas al etaj miksitaj aroj vintre.

Habitato kaj disvastiĝo redakti

 
Kombinata teritorio de la Dukolora paruo kaj de la Nigrakresta paruo

La habitato estas decidua kaj miksita arbaro krom ĝardenoj, parkoj kaj arbustejoj[2] en orienta Usono; ili iomete teritorias en sudorienta Kanado en la regiono de la Grandaj Lagoj. Ili estas tutjare loĝantaj birdoj en la areo de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, la Grandaj Lagoj, la Golfo de Meksiko kaj la Atlantiko. La teritorio etendiĝas norden, eble pro pliiĝanta disponeblo de vintra manĝo ĉe birdomanĝejoj. Eble ankaŭ tutmonda varmiĝo estas kiala faktoro; tiuj birdoj estas nuntempe loĝantaj la tutan jaron eĉ en rura Ohio kie estas malmultaj birdomanĝejoj, dum estis priskribita ĉirkaŭ 1905 ke multaj birdoj el tiuj areoj migris suden vintre.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Medlin & Risch (2006)
  2. OOS (2004)
  3. Henninger (1906), OOS (2004)