Andeer

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bagnusch)
Andeer
Blazono de Andeer
Andeer
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 36′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 46.60000 °N, 9.41667 °O / 46.60000; 9.41667 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 46.60000 °N, 9.41667 °O / 46.60000; 9.41667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 876
Areo 46,30 km²
Alteco 982 m super marnivelo
Poŝtkodo 7440
Komunumkodo 3701
Mapo de Andeer

Pri la komunumo redakti

Andeer estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 982 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Ander situas en la centro de Schams ĉe la kunfluo de Malantaŭa Rejno kaj Rejno de Ferrera, la du ĉefaj brakoj de Malantaŭa Rejno. Krom la vilaĝo Andeer mem al la komunumo apartenas ankaŭ al vilaĝoj Pignia kaj Clugin en nordo de la komunumo kaj la setlejoj Bavugls en oriento, Promischur sur alteco de 1843 m s.m. en okcidento kaj Bagnusch en sudo proksime de la impresa Rofla-Ravino.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Andeer limas en sudo al Donat, en sudoriento al Zillis-Reischen, en oriento al Salouf, en sudo al Ferrera, en sudokcidento al Sufers, kaj en nordokcidento al Casti-Wergenstein.

Trafiko redakti

Tra Andeer pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Thusis tra San-Bernardino-Pasejo al Tiĉino kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon en Reischen. Al la plublika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Thusis al Biasca.

Lingvoj redakti

Ĝis en la 19-a jarcento Andeer estis romanĉlingva komunumo kun itallingvaj kaj germanlingvaj malplimultoj. Ankoraŭ en 1910 54% de la loĝantaro parolias la romanĉan lingvon. Post la Dua Mondmilito la nombro de la romanĉlingvanoj draste malaltiĝis. En la jaro 1980 jam 62,54 % de la loĝantaro parolis la germanan, dum nur ankoraŭ 24,74 % parolis la romanĉan, kaj 8,08 % la italan. En la jaro 2000 la parto de la germanlingvanoj kreskis al 81,02 % dum nur 9,12% estis ankoraŭ romanĉlingvanoj kaj la nombro de itallingvanoj estis 2,39 %.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Andeer datiĝas el la jaro 1208 kiel Anders. En la jaro 15 a.K. jam ekzistis sur la teritorio de la hodiaŭa Andeer romia setlejo kun la nomo Lapidaria. Dum mezepoko Andeer kun la cetera Schams apartenis unue al la episkopo de Koiro, kiu donis ĝin kiel feŭdo al la Senjoroj de Vaz kaj poste ĝis la Milito de Schams al la Grafoj de Werdenberg, kiuj en la jaro 1456 ĝin post la perdita milito revendis al la episkopo de Koiro. En la jaro 1458 la tuta valo de Schams sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la administracia reformo de 1851 Andeer formis kun Ferrara malaltan tribunalon en la tribunalkomunumo Schams. Ek de tiam ĝi estas komunumo de la komunumaro Schams en la distrikto Malantaŭa Rejno. En la jaro 1982 en Andeer estis malfermita kuracbanejo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti