Balázs Fenyvessy
hungara aktoro
Balázs Fenyvessy [balAĵ fenjveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyvessy Balázs estis hungara aktoro, presisto, kulturisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Fenyvessi, Fenyvesi.
Balázs Fenyvessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1910 en Debrecen |
Morto | mankas informoj en nekonata tempo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro presisto |
Balázs Fenyvessy[1][2] naskiĝis la 3-an de oktobro 1910 en Debrecen, pri la morto mankas informoj.
Biografio
redaktiBalázs Fenyvessy estis presisto, ankaŭ kulturisto kaj amatora aktoro en la sindikato ĝis 1951. Li estis fondinta membro de "vilaĝteatro" inter 1951-1978, la teatra kompanio ĉiutage faris teatrajn spektaklojn en vilaĝoj. Kiel jam emerito li faris rolojn en pluraj ĉefurbaj teatrejoj ĝis 1985. Li ricevis premiojn en 1961 kaj 1965.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Othello - Brabantio
- Molière: Tartufo - fidelulo
- Nikolaj Gogol: Háztűznéző - Galuska
- Ferenc Molnár: Liliom - Linzmann
- Anton Ĉeĥov: La mevo - Sorin
- Sofoklo: Elektra - edukisto
- Zsigmond Móricz: Rokonok - onklo Berci
- József Katona: Bánk bán - Petur (banuso)
- Géza Gárdonyi: Egri csillagok - Péter Cecey
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Jól megjárta (mallonga filmo, 1956)
- A mi földünk (1959) – Pál Szakály
- Különös tárgyalás (mallonga filmo, 1961)
- Szerencsétlen flótás (1981)
Teatraj transprenoj en la televizio
redakti- Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig (teatra adapto) - Valkay
- Gerhart Hauptmann: Naplemente előtt (1982) - Ebisch (ĝardenisto)