Balthasar Hubmaier

Balthasar Hubmaier (1485-1528) estis tre respektata germana teologo kaj reformisto, anabaptisma komandanto kiu estris grandan kongregacion kaj renomiĝis pro la kvanto kaj graveco de siaj skribaĵoj. Tamen lia influo perdiĝis dum la posta anabaptisma-menonita movado, pro kelkaj diverĝecoj de la ĉefa linio de la anabaptistoj rilate al la demando pri la neperfortemo, kaj la grupo de liaj sekvantoj ne supervivis unu aŭ du jarojn post lia morto. Lia moto estis "La vero estas senmorta".

Balthasar Pacimontanus
(1485-1528)
Germana anabaptisma teologo kiu estis vivbruligita en la paliso pro sia fido. Li defendadis la baptismon de la adoltoj. Li estis persekutata de la Zvinglanoj, kiuj postulis lian erarkonfeson.
Germana anabaptisma teologo kiu estis vivbruligita en la paliso pro sia fido. Li defendadis la baptismon de la adoltoj. Li estis persekutata de la Zvinglanoj, kiuj postulis lian erarkonfeson.
Persona informo
Naskiĝo 1485
en Friedberg, apud Aŭgsburgo, Sankta Romia Imperio
Morto 10-a de Marto 1528
en Vieno, Arkiduklando Aŭstrio
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Religio anabaptismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo
Universitato de Ingolstadt
Memorigilo Balthasar Hubmaier
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kiam infane, li vizitadis la Latinan Lernejon en Aŭgsburgo kaj eniris en la "Universitaton de Frajburgo" en la 1-a de majo 1503. Nesufiĉaj financaj kondiĉoj devigis lin lasi la universitaton kaj dum kelka tempo li instruis en Schaffhausen. En 1507 li reiris al Frajburgo kaj ricevis sian bakalaŭrecon kaj diplomon pri majstreco. En 1512, li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Universitato de Ingolstadt orientitan de Johannes Eck (1468-1543).

En 1515 li iĝis vico-rektoro de la universitato. Lia famo kiel oratoro ĉien disvastiĝis. En 1516, li lasis Ingolstadt-on interŝanĝe de pastora posteno en romkatolika preĝejo en Regensburgo. Post la morto de Maksimiliano la 1-a, en 1519, Hubmaier ekplenumis perfortan pogromon kontraŭ la judojn de Regensburgo, samkiel kompletan detruadon de iliaj sinagogoj. Post la murdo kaj elpelo de la judaro, li estis la ĉefa komandanto de ia bilda kulto al Maria en Regensburgo, proksime al loko de la iama sinagogo.

Tia kulto altiris pilgrimantojn el la tuta Eŭropo kaj estis tre kritikita de aliaj reformistoj. En 1521, li komencis servi kiel paroĥano en la preĝejo de Waldshut sur la Rejno, situata apud la svisa bordo. La periodo kiam Hubmaier tie vivis estis turbulemaj pro tio ke la fajrero de la reformo jam estis ekbruligita en Germanio. Waldshut estis sub aŭstra regado, tamen pro la fakto ke ĝi estis tiel proksima al la bordo, ĝi spertadis la influon de la reformo en Svisio. Tiucele Hubmaier ekkontaktis kun Desiderius Erasmus kaj Johannes Oecolampadius, reformistoj el Bazelo.

En 1522 li enamikiĝis al Henricus Glareanus. En marto 1523, en Zuriko, Hubmaier renkontiĝis kun Ulrich Zwingli kaj eĉ partoprenis tie en disputo oktobre de tiu jaro. Ekzakte lia fundamento sur la skribaĵoj determinis kaj formis Hubmaier-on kiel reformiston. Li ne aliĝis al Lutero nek al Zvinglo, sed kontraŭe li pavimis sian vojon per religia praktikado kiu baziĝas ekskluzive sur la aŭtoritateco de la Sanktaj Skribaĵoj, kaj ne influita de la ekleziaj tradicioj. Tiamaniere ke la teologio de Hubmaier estis sendependa de ĉiuj aliaj teologiaj konceptoj.

 
"In disem Buchlein seind begriffen die wunderbarlichen Zaychen", verko eldonita en 1520.

En 1524, li edziĝis al Elizabeth Hügline el Reichenau. En 1525, la anabaptisto Wilhelm Reublin (1484-1559) alvenis al Waldshut, estinte forpelita el Zuriko. En aprilo de tiu jaro Reublin baptis Hubmaier-on kaj sesdek aliajn homojn. Iom post iom la kreskantaj vidpunktoj de Hubmaier gajnis la malfavarojn de la princo Ferdinando la 1-a. Kaj estis tiu rivaleco kiu eventuale kondukis Hubmaier-on al martireco. Hubmaier komence iris al Schaffhausen por peti protekton kontraŭ la princo.

En decembro 1525, Hubmaier ree fuĝis al Zuriko por eskapi for de la aŭstra armeo. Esperante trovi rifuĝon, Zvinglo anstataŭe arestigis lin. Dum sia arestado, Hubmaier petis disputon pri la baptismo, kiu estis permesita. La disputo produktis kelkajn nekutimajn eventojn. Dek virhomoj, kvar el kiuj petitaj de Hubmaier, ĉeestis la disputon. En la varmo de la diskuto, Hubmaier ekmenciis deklarojn per kiuj Zvinglo asertis ke la infanoj ne devas baptiĝi ĝis kiam ili estu orientitaj. Zvinglo respondis ke li estis miskomprenita.

La kritikoj de Hubmaier estis pli akraj kiam li deklaris la demandon pri la reformo de Zvinglo kontraŭ la katolikoj. Pli malfrue Hubmaier skribis: "Se vi ne elmontros la baptismon de infanoj en la skribaĵoj, la vikario plendos ke vi uzis kontraŭ lin glavon kiun nun vi preterlasas". Malgraŭ la argumentoj de Hubmaier, la konsilio reagis favore al Zvinglo. La konsternita Hubmaier konsentis refari siajn vidpunktojn. Sed antaŭ ol la kongregacio de la venonta tago, li atestis sian mensan kaj spiritan angorojn vekitajn de siaj agoj kaj deklaris: "Mi povas kaj mi neniam refaros miajn vidpunktojn".

Reen al arestejo kaj sub la premo de kruelaj turmentoj li proponis sian erarkonfeson. Antaŭ tio, oni permesis al li forlasis Svision kaj vojaĝi al Nikolsburgo, en Moravio. Ĉi-tiu malforteco perturbis lin kaj aperigis sian "Mallongan Apologion", en 1526, kiuj unkluzivas la deklarojn: "Mi eble eraris - Mi estas homo - sed herezulo certe mi ne estas ... Ho Dio, pardonu al mi miajn malfortojn."

En Nikolsburgo, la predikoj de Hubmaier baldaŭ konvertis al Anabaptismo kelkajn el la grupo de Zvinglo kiuj vivis en tiu regiono. Politikaj altranguloj konvertiĝis ankaŭ, tamen, Ferdinando, al kiu Hubmaier jam estis iĝinta malamiko dum lia restado en Waldshut, estis la reganto de Bohemio, kaj tio metis Hubmaier-on sub la jurisdikcio de Ferdinando la 1-a. Hubmaier kaj lia edzino estis kaptitaj de la aŭstra aŭtoritateco kaj kondukitaj al Vieno.

Li estis tenita en la Kastelo Gratzenstein ĝis marto 1528. Li suferis torturon kaj estis juĝita pri herezo kaj kondamnita. En la 10-a de marto 1528 li estis kondukita al publika placo kaj ekzekutita en la paliso. Lia edzino admonis lin resti firma. Iu monumento omaĝe al Balthasar Hubmaier erektiĝis sur la kontraŭa statuo de la anti-semita urbestro de Vieno. Tri tagojn post lia ekzekuto, lia edzino, kun ŝtono liĝita ĉirkaŭ la kolo, estis dronita en la rivero Danubo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti