Banjarbaru
Banjarbaru [banĝarbaru] estas universitata urbego en insulo Borneo, en provinco Suda Kalimantano en Indonezio. Banjarbaru konsistas el 5 distriktoj.
Banjarbaru | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||
Blazono | |||
Devizo: Gawi Sabarataan | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 216 600 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 584 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 26′ S, 114° 50′ O (mapo)-3.4389030593198114.83088091539Koordinatoj: 3° 26′ S, 114° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 371 km² (37 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Banjarbaru [+] | |||
Geografio
redaktiBanjarbaru situas en suda parto de la insulo ĉe piedo de montaro. Provinca ĉefurbo Banjarmasin troviĝas 22, Balikpapan 334, Surabajo 478, Makassar 553, Semarang 620, Denpasar 584, Jogjakarto 686, Pontianak 711, Bandungo 878, ĉefurbo Ĝakarto 928, Bandar Lampung 1074, Palembang 1110, Jambi (urbo) 1257, Batam 1294, Pekanbaru 1542, Medano 1949, Banda Aceh 2378 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn la hindu-budhana reĝlando Negara Dipa ekzistis ĉi tie minado de diamantoj ekde la 15-a jarcento. Dum la kolonia epoko la minado daŭris. En la 1950-aj jaroj pro la oftaj inundoj en Banjarmasin, oni sugestis translokiĝi la provincan ĉefurbon al Banjarbaru. Tamen la plano ne realiĝis ĝis 2021. Sovetunio evoluis la industrion en la 1950-aj jaroj. En 1999 Banjarbaru akiris la statuson urbo.
Ekonomio
redaktiLa ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas komerco kun restoracioj kaj hoteloj (21.7%), servoj (16.3%), konstruado (16.3%), industria prilaborado (15.7%), minado (8.7%), agrikulturo (4.9%).
Religio
redaktiLa plimulto de la loĝantaro estas islama (94%), krome ekzistas kristanoj (4,6%), hinduoj (0,21%), budhanoj (0,16%).
Edukado
redaktiEn Banjarbaru funkcias 14 superaj edukaj institucioj; inter ili publika universitato.
Trafiko
redaktiAl Banjarbaru kuras 3 vojoj el Banjarmasin, suda marbordo, respektive el interno de la insulo. Internacia flughaveno troviĝas ne tro for. En la urbo aŭtobusoj, konvenciaj taksioj kaj motorcikloj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
redaktiBanjarbaru havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2627 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
-
Muzeo
-
Kampuso