ASEAN Deklaro

(Alidirektita el Bankoka Deklaro)

ASEAN Deklaro[1] konata ankaŭ kiel Bankoka Deklaro estas la fonda dokumento de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj (ASEAN). Ĝi estis subskribita en Bankoko la 8an de aŭgusto 1967 fare de la kvin fondaj landaj membroj de ASEAN, nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando kiel montro de solidareco kontraŭ la komunisma progreso en Vjetnamio kaj komunismaj insurekcioj ene de iliaj propraj limoj. Ĝi indikas la teorie bazajn principojn de ASEAN: kunlaborado, interkonsento, kaj ne-entrudemo.[2] Tiu dato estas nune celebrata kiel Tago ASEAN.[3]

Referencoj redakti

  1. The Asean Declaration (Bangkok Declaration) Bangkok, 8 August 1967. Alirita 11a de februaro 2015.
  2. Bernard Eccleston, Michael Dawson, Deborah J. McNamara. (1998) The Asia-Pacific Profile. Londono: eldonejo Routledge. ISBN 0-415-17279-9.
  3. ASEAN Day. Alirita 11a de februaro 2015.