Barbara Stanwyck

usona aktoro
(Alidirektita el Barbara STANWYCK)

Barbara STANWYCK, origine: Ruby Katherine STEVENS (naskiĝis la 16-an de julio 1907, mortis la 20-an de januaro 1990) estis usona aktorino.

Barbara Stanwyck
Persona informo
Barbara Stanwyck
Naskonomo Ruby Catherine Stevens
Naskiĝo 16-an de julio 1907 (1907-07-16)
en Broklino
Morto 20-an de januaro 1990 (1990-01-20) (82-jaraĝa)
en Santa Monica,  Usono
Mortis per pulma emfizemo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Erasmus Hall High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Byron Stevens vd
Patrino Catherine McGee vd
Edz(in)o Frank Fay • Robert Taylor vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • modeloscenaristo • teatra aktoro • aktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1927–1986 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Novjorko, ŝi komencis sian karieron kiel dancistino. En la jaro 1926 ŝi en la dramo The Noose unuafoje devis krom danci ankaŭ aktori. Ekde tiu tempo ŝi uzis la pseŭdonimon Barbara Stanwyck.

Unuan filmrolon ŝi ricevis en 1927. Ŝi famiĝis en la 1930-aj jaroj per roloj en kelkaj filmoj de Frank Capra, ekz. Ladies of Leisure, The Miracle Woman, Forbidden kaj Meet John Doe.

Ekde la 1960-aj jaroj Barbara Stanwyck transprenis ĉefe televidajn rolojn, ekz. en la vakera serio The Big Valley. Ankaŭ la filmigita romano The Thorn Birds, en kiu ŝi agadis kune kun Richard Chamberlain, kaj la televidserio The Colbys akiris grandan popularecon.

Dum sia kariero ŝi aperis en preskaŭ cent filmoj, kaj ŝi kvar-foje estis nomumita por la Oskaro en la kategorio plej bona aktorino, pro: Stella Dallas, Ball of Fire, Double Indemnity kaj Sorry, Wrong Number. En la jaro 1982 ŝi gajnis honor-Oskaron pro sia dumviva laboro.

Listo de filmoj redakti

  • Broadway Nights (1927)
  • Ladies of Leisure (1930)
  • The Miracle Woman (1931)
  • Forbidden (1932)
  • The Bitter Tea of General Yen (1932)
  • The Plough and the Stars (1936)
  • Stella Dallas (1937)
  • Breakfast for Two (1937)
  • Union Pacific (1939)
  • The Lady Eve (1941)
  • Meet John Doe (1941)
  • Ball of Fire (1941)
  • Double Indemnity (1944)
  • The Strange Love of Martha Ivers (1946)
  • Sorry, Wrong Number (1948)
  • The Furies (1950)
  • Clash by Night (1952)
  • Titanic (1953)
  • Jeopardy (1953)
  • The Moonlighter (1953)
  • Executive Suit (1954)
  • Cattle Queen of Montana (1954)
  • Witness to Murder (1954)
  • Escape to Burma (1955)
  • The Maverick Queen (1956)
  • Crime of Passion (1957)
  • Forty Guns (1957)
  • Trooper Hook (1957)
  • Walk on the Wild Side (1962)
  • Roustabout (1964)
  • The Night Walker (1964)

Televidaj produktaĵoj redakti

  • F.B.I. (1959-1962)
  • Barbara Stanwyck Show (1961-1962)
  • The Big Valley (1965-1968)
  • The Thorn Birds (1982)
  • The Colbys (1985-1986)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti