Robert Taylor (aktoro)

usona aktoro

Robert TAYLOR (denaske Spangler Arlington Brugh; 5a de Aŭgusto, 1911 – 8a de Junio, 1969) estis usona aktoro de kino kaj televido kaj kantisto kaj unu el popularaj gravuloj de la usona kinarto.

Robert Taylor
Persona informo
Robert Taylor
Naskonomo Spangler Arlington Brugh Taylor.
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1911 (1911-08-05)
en Filley
Morto 8-an de junio 1969 (1969-06-08) (57-jaraĝa)
en Santa Monica,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Robert Taylor Ranch vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Doane University • Pomona College vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Spangler Andrew Brugh vd
Patrino Ruth Adeline Stanhope vd
Edz(in)o Barbara Stanwyck • Ursula Thiess vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoropiloto • televida aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1934–1968 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Taylor ekkarieris en kino en 1934 kiam li dungiĝis ĉe Metro-Goldwyn-Mayer. Li ricevis sian unuan ĉefan rolon la sekvan jaron en Magnificent Obsession. Lia populareco pliiĝis fine de la 1930-aj kaj dum la 1940-aj jaroj per aperoj en Camille (1936), A Yank at Oxford (1938), Waterloo Bridge (1940), kaj Bataan (1943). Dum la Dua Mondmilito, li servis en la Usonaj Ŝiparmeaj Aerfortoj, kie li laboris kiel fluginstruisto kaj aperis en instruaj filmoj. El 1959 ĝis 1962, li stelulis en televida serio The Detectives Starring Robert Taylor. En 1966, li ricevis gastigadon el sia amiko Ronald Reagan en la serio Death Valley Days. Konservativulo, en Februaro 1944, Taylor helpis fondi la Motion Picture Alliance for the Preservation of American Ideals.[1] En Oktobro 1947, Taylor estis alvokita por atesti antaŭ la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco pri supozata komunismo en Holivudo.[2][3]

Li aperis en ok dek filmoj el 1934 ĝis 1968, kaj en kvin televidprogramoj.

Taylor estis edziĝinta al aktorino Barbara Stanwyck el 1939 ĝis 1952. Li edziĝis al la aktorino Ursula Thiess en 1954, kaj ili havis du filojn. Trofumanto, Taylor mortis pro pulmokancero estante 57-jaraĝa.

Notoj redakti

  1. Ross 2002, p. 197.
  2. Imwold et al. 2005, pp. 188–189.
  3. "Reds are blasted by Robert Taylor." Montreal Gazette. 23a de Oktobro, 1947. p. 2. Alirita la 28an de Januaro, 2015.

Bibliografio redakti

  • Imwold, Denise, Andrew Brettell, Heather von Rohr kaj Warren Hsu Leonard. Cut!: Hollywood Murders, Accidents, and Other Tragedies. Hauppauge, New York: Barrons Educational Series, 2005. ISBN 978-0-7641-5858-2.
  • Ross, Steven J. Movies and American Society (Blackwell Readers in American Social and Cultural History). Chichester, West Sussex, UK: Wiley-Blackwell, 2002. ISBN 978-0-6312-1959-0.

Eksteraj ligiloj redakti