Malfermi la ĉefan menuon

Batalo de Berlino

(Alidirektita el Batalo je Berlino)
Brandenburga pordego en la urbocentro de Berlino post la germana kapitulaco, en junio 1945.
Hisante flagon super la Reichstag ikona foto de Jevgeni Jaldej kiu montras la sovetojn celebrantajn sur la ruinoj de Berlino.

La batalo de Berlino estis la lasta granda batalo en Eŭropo durante la Dua Mondmilito. Ĝi komenciĝis la 16an de aprilo 1945 post la komenco de granda ofensivo fare de la Sovetunio al la ĉefurbo de la Tria Regno, kaj finis la 2an de majo 1945, kiam la germanaj defendantoj kapitulacigis la urbon al la Ruĝa Armeo.

La 12a de januaro 1945, la Ruĝa Armeo eniris en germana teritorio dum la ofensivo de la riveroj Vistulo-Odro kaj antaŭeniris okcidenten je granda rapido, de ĝis 40 kilometroj tage, enirante en Orienta Prusio, la Malsupra kaj Supra Silezioj kaj Orienta Pomeranio, ĝis halti portempe je 60 kilometroj oriente de Berlino, sur defensiva germana linio ĉe la rivero Odro. Kiam oni rekomencis la ofensivon, du sovetaj frontoj — armegrupoj — atakis Berlinon el pozicioj oriente kaj sude, dum tria armegrupo atakis la germanajn poziciojn norde de la urbo.

La unuaj preparoj por defendi la ĉirkaŭojn de Berlino startis la 20an de marto, kiam la ĵus nomumita komandanto de la Armegrupo Vistulo, la generalo Gotthard Heinrici, ĝuste antaŭvidis, ke la kerno de la sovetaj trupoj trapasos la riveron Odro. Antaŭ la komenco de la batalo de Berlino, la sovetoj sukcesis ĉirkaŭi la urbon pere de siaj venkoj en la bataloj de la montetoj de Seelow kaj Halbe. La 16an de aprilo 1945, la Unua Belorusa Fronto estrita de la soveta marŝalo Georgij Ĵukov ekbombardadis la urbocentron de Berlino, dum la Unua Ukraina Fronto estrita de la soveta marŝalo Ivan Konev, pelis al la sudo la restaĵojn de la Centra Armegrupo. La germanaj defendantoj estis estritaj ĉefe de Helmuth Weidling, kaj konsistis el lacegaj, malbone ekipitaj kaj senorganizaj divizoj de la Wehrmacht kaj de la Waffen-SS, al kiuj aldoniĝis multaj eksterlandaj volontuloj eksterlandanoj de la SS kaj volontuloj malbone trejnitaj de la Hitlera Junularo kaj de Volkssturm. Dum la tagoj de la batalo, la sovetoj antaŭeniris rapide tra la stratoj de Berlino ĝis alveni al la urbocentro, kie la batalo estis luktita korpo kontraŭ korpo kaj el domo al domo.

La 30an de aprilo, Adolf Hitler, Führer de Nazia Germanio, memmortigis, same kiel multaj el liaj altaj estroj kaj senkondiĉaj sekvantoj. Spite la fakton, ke la Sovetunio volis konkeri Berlinon en la 1-a de majo, por koincidigi tion kun la Tago de la Laboro, finfine la defendantoj kapitulacigis la urbon la 2an de majo 1945. Tamen, surstrataj bataletoj pluis en la nordokcidento, la oriento kaj la sudoriento de la urbo ĝis la senkondiĉa kapitulaco de la Nazia Germanio, okazinta post unu semajno, nome la 8a de majo — 9a de majo en Sovetunio —. Nombraj germanaj unuoj eliris okcidenten por kapitulaci antaŭ la okcidentaj Aliancanoj anstataŭ esti kaptitaj de la sovetanoj.

OperacojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti