Batz-sur-Mer

komunumo en la departemento Loire-Atlantique (Atlantika Luaro) de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Batz-sur-Mer (stacidomo).

Batz-sur-Mer estas franca komunumo, en la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj.

Batz-sur-Mer
komunumo
Kapelo de Mûrier
Blazono
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Pays de la Loire
Departemento Loire-Atlantique
Kantono Le Croisic
Arondismento Saint-Nazaire
Interkomunumo "Communauté d'agglomération Cap Atlantique"
Situo Batz-sur-Mer
 - koordinatoj 47° 16′ 41″ N 02° 28′ 44″ U / 47.27806 °N, 2.47889 °U / 47.27806; -2.47889 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 21 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 9,27 km² (927 ha)
Loĝantaro 3 071 (2010[1])
Dato 2008-2014
Urbestro Danielle Rival
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 44740
INSEE 44010
Batz-sur-Mer (Francio)
Batz-sur-Mer (Francio)
DEC
Situo de Batz-sur-Mer kadre de Francio
Batz-sur-Mer (Loire-Atlantique)
Batz-sur-Mer (Loire-Atlantique)
DEC
Situo de Batz-sur-Mer kadre de Loire-Atlantique
Vikimedia Komunejo: Batz-sur-Mer
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo
Map
vdr

Geografio redakti

Situo redakti

 
Situo de Batz-sur-Mer en departemento Loire-Atlantique

Batz-sur-Mer situas okcidente de la departemento Loire-Atlantique, je 27 kilometroj okcidente de Saint-Nazaire, je 87 kilometroj de Nantes kaj je 80 kilometroj de Vannes.

Ĝi apartenas al la duoninsulo de Guérande, kiu apartigas la salmarĉojn de Guérande disde Atlantiko.

Aparteco de la urbo estas la alta sonorilturo de ĝia preĝejo. La roka bordo estas rompita per sablaj plaĝoj : Valentin, la Govelle, Saint-Michel, kiun ŝirmas digo apud kiu staras la menhiro de Pierre-Longue (esperantlingve "longa ŝtono").

La najbaraj komunumoj estas : Le Croisic okcidente, Guérande norde kaj Le Pouliguen oriente.

 
Sunleviĝo al Batz-sur-Mer de Ferdinand du Puigaudeau

Fizika geografio redakti

Geologia historio de la loko redakti

Ĝis en la 9-a jc[2], la konfiguro estis malsama : estis du insuloj (Le Croisic kaj Batz), elementoj de la sablolango de Le Croisic[3], apartigitaj de la marbordo (la sablolango de Guérande) per marbrako. Poste, pluraj sablopintoj estiĝis: tiu de Pen-Bron okcidente, ankoraŭ nekompleta ; tiu de la plaĝo Valentin, kiu kunigis la du insulojn ; tiu de la dunoj de Escoublac, kiu kreis la golfeton de Le Pouliguen.

Reliefo redakti

Granda parto de la teritorio konsistas el salmarĉoj, kiuj kovras 459 el la 927 hektaroj de la surfaco de la urbo. La limo inter Guérande kaj Batz sekvas la disbranĉiĝojn de la ĉefaj salejkanaloj : la salejkanalo de Curusson kaj la bondre du Yoro, kiuj dependas de la salejkanalo de Pen-Bron ; la salejkanalo de Sigomo kaj la bondre de Laguecan, kiuj dependas de la salejkanalo de Le Pouliguen.

La resto de la teritorio staras sur malalta platformo, iomete klinanta norden. La suda rando, longa je ĉirkaŭ 3,5 kilometroj de la pinto de Casse-Caillou al la golfeto de Scall (limo kun Le Pouliguen), estas alta je inter naŭ kaj dek kvin metroj. La kulmina punkto, alta je 15 metroj troviĝas en Cancornet. Norde, la ebenaĵo, larĝa ĝenerale je unu kilometro (preskaŭ du en Trégaté) malsupreniras al ses metroj antaŭ ol malaperi sub la marĉojn.

La suda marbordo estas parto de la Sovaĝa Bordo kun siaj rokaj klifoj kaj multaj golfetoj. La roko (granito) estis ekspluatita en la marbordaj minoj, precipe ĉirkaŭ la pinto de Casse-Caillou.

Historio redakti

 
Tradicia kufo de Batz

Nomo kaj teritorio redakti

La nomo de la urbo fariĝis Batz-sur-Mer en 1931, post Bourg de Batz[Noto 1].

Historie, la paroĥo Saint Guénolé de Batz etendiĝis sur la tuta duoninsulo de Le Croisic (la nuna kantono).

Le Croisic, malnova subparoĥo, estis starigita al plenrajta paroĥo nur en 1763 kaj Le Pouliguen fariĝis sendependa komunumo nur en 1854 per apartigo de la komunumo de Batz.

Civila heredaĵo redakti

 
Malnova kolombejo de Trémondais (loka nomo: "fuie"
 
La salmarĉa muzeo. Malfone, statuo de Jean Fréour.
La malnovaj cisternoj de Trémondais[4]
Estas tri enterigitaj cisternoj, kiuj datiĝas de la komenco de la 17-a jc. Ili estis klasitaj kiel historiaj monumentoj en 1918.
Kun la kolombejo apude videbla, ili dependis de la kastelo de Kerbouchard.
La muzeo de la salmarĉoj[5]
Fondita en 1887 de religiulino originanta el Batz, Adèle Pichon, poste fermita en 1970, la muzeo malfermiĝis denove en 1984 kun la nuna nomo. Nun okazas etendaj laboroj por inkluzivigi precipe la malnovajn najbarajn seltenejojn.
Tiu muzeo pri artoj kaj popolaj tradicioj, indikita per « La Porteresse », monumenta statuo el bronzo de Jean Fréour, enhavas sur la teretaĝo, refaritan batzan dominternon de la 19-a jc per ruĝe farbitaj mebloj kaj kolekto de salmarĉistaj vestaĵoj: laborvestaĵoj kaj ceremonikostumoj (geedziĝo). La interetaĝo estas dediĉita al la sellaboro : modelo de salmarĉo, iloj de salmarĉistoj faritaj tute el ligno, salrikolto kaj salmanipulado (transporto per sakoj, komerco, imposto). La vizito kompletiĝas per filmo pri la laboro sur la marĉoj kaj pri la faŭno kiu tie vivas.
La muzeo de la granda bunkro[6]
Temas pri unu el la bunkroj la plej bone konservitaj de la atlantika muro. La muzeo, kiun ĝi enhavas rekreis germanan pafkomandejon.
La muelejo de la Falaise (esperantlingve "klifo")
Konstruita en la 16-a jc sur la komunumo Guérande, ĝi estis movita en ĉirkaŭ 1924 al la dunoj, kiuj etendiĝas inter Batz-sur-Mer kaj Le Croisic. Ĝi estis poste renovigita en 1992 kaj ĉiam aktivas.
Notindas ke la muelejo de la Falaise (situanta apud la minigolfo direkte al Le Croisic) suferis gravan ŝtormon en la semajno de la 11-a al la 17-a de julio 2011 kaj perdis parton de siaj aloj. La aloj estis renovigitaj kaj la muelejo refunkciis ekde aprilo 2012[7].

Religia heredaĵo redakti

La preĝejo Saint-Guénolé (aŭ Saint-Guignolai)[8]
Ĝi estis konstruita en la 15-a kaj 16-a jc.
La kapelo Notre-Dame-du-Mûrier[9],[10] ,[11]
Tamen la uzata vorto mûrier (esperantlingve "morusarbo") ne rilatas al samnoma arbusto en la franca lingvo (eĉ se laŭ legendo, ŝiprompulo, la senjoro Jean de Rieŭ de Ranrouët, gvidata al la bordo per brila statuo de la dipatrino staranta sur morusarbo, sur la punkto, kie li estus konstruigita tiun kapelon), sed pli verŝajne de murié, misformo de la latina muria, kiu signifas peklakvo, aŭ per etendo salmarĉo.
En ĉirkaŭ la mezo de la 15-a jc, la pesto disvastiĝis en Bretonio. Pour sin protekti, la batzanoj ĵurpromesis restarigi malnovan sanktejon tiam ruinan, situantan apud la preĝejo Saint Guénolé. Kvankam tiutempe, la salkomerco propseris, la lokaj rimedoj fariĝis nesufiĉaj por pagi la konstruadon. Tiel, la duko de Bretonio Johano la 5-a petis la papon Eŭgeno la 4-a konsenti indulgencojn al la fideluloj, kiuj vizitos la kapelon kaj kiuj per siaj donacoj helpos al la konstruo de la kapelo, kiu estis finita en 1496. Sed la tegmento estis forŝirita per uragano en 1819 kaj la konstruaĵo restis ekde tiam en ruina stato. La urba konsilio rifuzis cedi ĝin al la paroĥa konsilio de Le Pouliguen en 1847.
La kruco de Roffiat
Tiu stranga kruco el ligno ornamita per dek tri koroj estas dediĉita al "Notre-Dame du Bonheur". Ĝin vizitis antaŭlonge junaj fianĉoj. Videblas martelo kaj lanco, tio estas la instrumentoj de la Pasiono.
La kapelo Saint-Marc kaj la kalvario de Kervalet
Situanta en la vilaĝo Kervalet, la kapelo Saint-Marc estas riĉa je meblaro registrita en la ĝenerala inventaro de la kultura heredaĵo. Tie estas aparte modelo de ŝipo (dankmemorigilo) de la 18-a jc[12] kaj sunhorloĝo datita de 1693[13].
La kruco de la doloroj
Tiu kruco estas registrita inter la historiaj monumentoj ekde 1944[14].

Natura heredaĵo redakti

La plaĝo Valentin
Situanta ĉe la limo kun Le Croisic, inter la loko Barrière kaj la pinto de Casse-Caillou, la nomo de la plaĝo Valentin venas de la nomo de Charles Louis Édouard Killian dirata Valentin, posedanto de la unua bandomo konstruita meze de la 19-a jc. Same fora de la centroj de Batz kaj de Le Croisic, multaj bildkartoj montris ĝin sur la teritorio de Le Croisic.

Kulto redakti

Katolika kulto : Batz-sur-Mer apartenas al la paroĥo Saint-Yves de la Côte Sauvage.

Ĝemeliĝo redakti

Batz-sur-Mer estas ĝemeligita al :

Elstaraj personoj ligitaj al la urbo redakti

 
Blazono de Nicolas Bouchart : D'argent à trois dauphins pâmés de sable (Arĝenta kun tri nigraj ridantaj dolfenoj)

Naskiĝintaj en la 14-a jc redakti

Naskiĝintaj en la 15-a jc redakti

  • Alain Bouchard, naskiĝinta en Batz-sur-Mer en 1478, mortinta en tiu sama urbo en 1530, estis la aŭtoro de Grandes chroniques de Bretagne (1514). Plej ĝenerale, la senjora familio Bouchard estas ligita al la vilaĝo Kerbouchard.

Naskiĝintaj en la 19-a jc redakti

Naskiĝintaj en la 20-a jc redakti

  • Jean Fréour, naskiĝinta en 1919 en Nantes kaj mortinta en Batz-sur-Mer en 2010, estis franca skulptisto, kiu ekloĝis en Batz en 1955. Li estis urbestro de la urbo dum unu jaro ;
  • Francine Caron, naskiĝinta en 1945 en Batz-sur-Mer, estas franca instruistino kaj verkistino.

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Tiu nomŝanĝo okazis por eviti konfuzojn kun la komunumo de la insulo de Batz kaj, precipe, por promocii la banan disvolviĝon de la urbo.

Referencoj redakti

  1. http://www.insee.fr/fr/ppp/bases-de-donnees/recensement/populations-legales/commune.asp?annee=2010&depcom=44010
  2. Vidi André Vigarié, Yves Nouailhat et alii, Loire-Atlantique, eldoninto "Éditions Bonneton", Parizo, 1998, paĝoj 228 kaj 232. Vidi ankaŭ la multe pli detalaj elementoj provizitaj de kontribuanto en la diskuto.
  3. Ibid°, paĝoj 232 kaj 248. La sablolango de Le Croisic plilongiĝas oriente per Evens, Baguenaud, etc.
  4. Datumbazo Mérimée: PA00108568
  5. La salmarĉa muzeo sur la retpaĝoj de la urbodomo
  6. Oficialaj retpaĝoj de la mzeo de la granda bunkro. Arkivita el la originalo je 2013-05-20. Alirita 2013-06-10.
  7. Arkivo de gazeto "Ouest France" [1], artikolo de la 16-a de aprilo 2012
  8. Datumbazo Mérimée: PA00108570
  9. A. Brohand et J.-Y. Richard, Le Bourg-de-Batz
  10. Histoire et Patrimoine culturel de Batz-sur-mer de Gildas Buron (estro de la salmarĉa muzeo).
  11. Datumbazo Mérimée: PA00108567
  12. Datumbazo Palissy: IM44000080
  13. Datumbazo Palissy: PM44000050
  14. Datumbazo Mérimée: PA00108569
  15. Urbaj sciigoj de Salies-de-Béarn. Arkivita el la originalo je 2015-01-23. Alirita 2013-06-10.
  16. Projekto pri ĝemeliĝo sur la retpaĝoj de la urbodomo de Batz-sur-Mer. Arkivita el la originalo je 2008-11-12. Alirita 2013-06-10.
  17. retpaĝoj de la ĝemeliĝa komitato
  18. Fernand Guériff & Gaston Le Floc'h. Terroirs du pays de Guérande. Éditions Label LN - Brest 2006. ISBN 2 915915 14 8.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • A. Brohand kaj J.-Y. Richard. (1951) Le Bourg-de-Batz. Batz-sur-Mer: Éditions des Korrigans, p. 89.
  • Guillemin (R.). Le Bourg-de-Batz : tradition et actualité, Éditions des Paludiers, La Baule, 1975 (rééd. 1983), 71 p.
  • Le Patrimoine des communes de la Loire-Atlantique, Éditions Flohic (collection Le Patrimoine des communes de France), Charenton-le-Pont, 1999 (« Batz-sur-Mer » : volumo 1, paĝoj 323-334)
  • « Le musée de Batz-sur-Mer », en la revuo Ar Men, n° 9, 1987.
  • Gildas Buron. Bretagne des marais salants. Skol Breizh - Morlaix 1999. ISBN 2 911447 37 9. ;
  • Gildas Buron. Hommes du sel. ISBN 2 911447 42 5..
  • Fernand Guériff & Gaston Le Floc'h. Terroirs du pays de Guérande. Éditions Label LN - Brest 2006. ISBN 2 915915 14 8. ;
  • Les Cahiers du Pays de Guérande, n°47, 2008. Société des Amis de Guérande. ;
  • Les Cahiers du Pays de Guérande, n°48, 2009. Société des Amis de Guérande..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti