Salmarĉoj de Guérande


La salmarĉoj de Guérande estas franca areo de salmarĉoj situanta sur la teritorio de la komunumoj Guérande, Batz-sur-Mer kaj La Turballe, okcidente de la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj.

Salmarĉoj de Guérande
Protektita areo
Salkamperoj de la salmarĉoj en Saillé (Guérande)
salejo
Lando  Francio
Regiono Pays de la Loire
Departemento Loire-Atlantique
Proksima urbo Guérande
Koordinatoj 47° 17′ 47″ N 2° 27′ 13″ U / 47.29639 °N, 2.45361 °U / 47.29639; -2.45361 (mapo)
Areo 52 km² (5 200 ha)
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj
Estiĝo 1995
Salmarĉoj de Guérande (Francio)
Salmarĉoj de Guérande (Francio)
DEC
Situo en Francio
Salmarĉoj de Guérande (Loire-Atlantique)
Salmarĉoj de Guérande (Loire-Atlantique)
DEC
Situo en departemento Loire-Atlantique
Vikimedia Komunejo: Marais salants de Guérande
Map
vdr

Je dudeko da kilometroj norde staras alia salmarĉa baseno, la marĉoj de Mès, kiuj estas asociitaj al tiuj de Guérande kadre de la « Salmarĉa baseno de la duoninsulo de Guérande ».

Geografio redakti

 
La Grande Falaise (esperante granda klifo) kaj la pinto de Pen-Bron, malantaŭe la petit Traict (esperante la eta kanalo) kaj la salmarĉoj

La salmarĉoj okupas la orientan parton de vasta ebena areo kies maksimuma alteco ne superas 6 metrojn, situanta inter la monteto de Guérande norde kaj la duoninsulo de Le Croisic sude. Okcidente, tiu areo estas apartigita de Atlantiko per la pinto de Pen-Bron, escepte de la malfermo (500 m inter la haveno de Le Croisic kaj la hospitalo de Pen-Bron), kiu ebligas al la maro eniri dum la fluso.

La okcidenta parto de la areo, pli proksima al la oceano, estas vasta flusejo, kiun dividas la markoloj de Le Croisic, franclingve nomataj "Traicts du Croisic", en du partojn[1] : la Petit Traict (eta markolo) norde (ŝanelo de Pen-Bron, poste salejkanaloj de Pen-Bron kaj de la Paroĥo) kaj la Grand Traict (granda markolo) sude (ŝanelo de Vaŭ, poste salejkanaloj de Grévin kaj de la Kruco) malkovrita je malalta tajdo kaj kovrita je alta tajdo. Tiu flusejo, ki apartenas al la mara bieno de la Ŝtato, estas limigita per digo konstruita en la 19-a jc. Je la limo de la flusejo kaj de la marĉoj, kaj inter la du markoloj ("Traicts") estas duoninsulo kreita per la aranĝo de la salmarĉoj en la mara bieno nomata Sissable.

La salmarĉoj situas po parto sur la komunumoj Batz-sur-Mer sude, Guérande norde, kaj po malvasta parto sur La Turballe nordokcidente. Pouliguen, kies katastro montris kelkajn salmarĉojn ŝtopitajn ekde la 1960-aj jaroj pro konstruema premo, kaj tiu de La Baule, sen katastra registraĵo de la marĉo, estas najbaraj al la salmarĉa baseno[2]. La salmarĉoj komunikas kun la oceano : okcidente, per la salejkanaloj kaj la ŝaneloj antaŭ menciitaj kaj per ties disbrakiĝoj ; oriente, per la salejkanalo de Le Pouliguen, kiu poste fariĝas ŝanelo, kie estas ŝirmita la plezurhaveno.

La loko estas borderita per la departementaj vojoj 774 oriente, kaj 245 sude.

  La Turballe La Turballe, Guérande Guérande  
Le Croisic, La Turballe

 
   SALMARĈOJ DE GUÉRANDE   
 

Guérande
Le Croisic Batz-sur-Mer Le Pouliguen

Historio redakti

Geologio[3] redakti

 
Mondaj varioj de la marnivelo dum la flandra submariĝo. La datoj estas indikitaj laŭ BP : « antaŭ nun », t.e. 1950, referenca jaro.

Dum la lasta glacia epoko, Vurma Glaciepoko laŭ la klasika nomo, la marnivelo malaltiĝis je pli ol 100 metroj sub la nuna nivelo. La riveroj Luaro kaj Vilaine fosis ambaŭflanke de la duoninsulo de Guérande profundajn valojn nun submarajn. La bordo tiam troviĝis tre transe de la lumturoj de La Banche kaj de plateau du Four, marvaste de Le Croisic. La teritorio estis okupita de nomadaj ĉasistoj de la magdalenio, kies kampadejo estis prifosita en Le Croisic.

De la fino de la paleotika epoko al 5500 jaroj a.K..

La salmarĉaj konstruaĵoj redakti

 
 

Toponimio redakti

La toponimo « baule » redakti

Rimarko : tiu rubriko estas pri la marĉoj de Guérande kaj tiuj de Mès.

Ekonomio redakti

Meze, la salejoj de Guérande produktas ĉirkaŭ 10 000 tunojn da salo ĉiujare, produkto multe malpli granda ol tiu, pli industria, de la salejoj de la mediteraneaj salejoj kiaj tiu de Salin-de-Giraud kaj de Salins-d'Hyères.

La ekspluatado de la salmarĉoj de Guérande komencis forlasiĝi en ĉirkaŭ 1970, sed reaktiviĝis post rekonscio.

En 1979, profesia trejnado kreiĝis por instrui la metion de salmarĉisto: la profesia diplomo respondeculo pri agrotenado, opcio salkulturo[4].

En 1989, grupo de salproduktantoj kreis agran kooperativon al kiu plej multaj salmarĉistoj aliĝis. En 1992, ĝi reaĉetis la salejojn de Guérande, produktan kaj vendan kompanion, por pli bone distribui sian produkton.

En 1991, la agra kooperativo gajnis la Ruĝan Labelon.

En 1992, kreo de la komerca filio "Les Salines de Guérande" kaj aĉeto de la kompanio "Le Guérandais" en Pradel, kiu estos sorbita en 2001.

En 2002, inaŭguro de la akcepta turisma strukturo « Terre de Sel »[5].

La 20-an de marto 2012, la salo de Guérande akiris la statuson Protektita Geografia Indiko (PGI) de la eŭropa Komisiono[6],[7].

Tiu PGI reprenas grandan parton de la klaŭzaro antaŭe deponita por la « dénomination d'origine protégée » (protektita origina nomo) laŭ franca normo de « Mara salo de Atlantiko » protektanta kaj inkluzivanta la produktojn de Ré, Noirmoutier kaj Guérande, kaj starigita dank'al la arigoj de produktistoj en la 1970-aj jaroj fronte al la konkurenco de la industriaj salejoj de la Sudo, kaj al la importoj de aliaj eŭropaj landoj (precipe Portugalio kaj Hispanio) vendataj sub ambiguaj nomoj. Tiu unua klaŭzaro ebligis la akiron de la ruĝa labelo « salo de Guérande » en 1991 kaj al la registrado de la salmarĉoj en la « rimarkindaj gustaj lokoj » en 1995.

 
Malgranda egretardeo en la salmarĉoj de Guérande

Flaŭro kaj faŭno redakti

La faŭno kaj la flaŭro de la loko estas tre diversaj, inter la ĉeestantaj specioj, oni povas citi[8] :

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Prezento de la markoloj de Le Croisic[rompita ligilo]
  2. Kiel La Baule, eĉ se la freŝaj topografiaj mapoj ne plu tion montras : la komerca areo Salines en Beslon inter Careil (Guérande) kaj La Baule, estis konstruita sur ŝtopitaj marĉoj, la nova pretervojo - departementa vojo 192 - inter tiu areo kaj la loko de la kongrespalaco de La Baule Atlantia estas ĉirkaŭata de salmarĉoj.
  3. Sintezo laŭ la esploroj de Jacques Gras kaj Jacques Marchant, profesoroj en la universitato de Nantes.
  4. La transdono de scio sur la loko de la salmarĉoj de Guérande[rompita ligilo]
  5. Oficiala retejo
  6. Salo de Guérande estas protektita produkto, Le Figaro, 20-an de marto 2012.
  7. La landeto volas profiti pri la ondo « Made in France », Le Figaro, 30-an de marto 2012.
  8. La flaŭro kaj la faŭno vivantaj sur la loko : Reto Natura 2000 kaj Ramsar.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Mapo je 1/25000-a IGN, nova serio n°1023OT « La Baule », lasta fotogrametria mezurado : 1999, lastaj revizioj : 2002 ;
  • Kolektivaĵo. Société des sciences naturelles de l'ouest de la France, Marais salants, connaissance des richesses naturelles de la Loire-Atlantique. Supplément hors série du bulletin de la SSNOF, 1980, 328 paĝoj. Sintezo de universitataj esploroj, pritraktas ĉiujn datumojn de la salmarĉa baseno : geologia, botanika, zoologia, ekologia, ekonomia kaj de la ekspluataj teknikoj ;
  • Gildas Buron. Bretagne des marais salants. Skol Breizh - Morlaix 1999. ISBN 2 911447 37 9. ;
  • Gildas Buron. Hommes du sel. Skol Breizh - Morlaix 2000. ISBN 2 911447 42 5. ;
  • Kolektivaĵo (SEPNB). « La Presqu'île guérandaise, 1-a parto », revuo Penn ar Bed, speciala numero, n°81, junio 1975, 80 paĝoj ;
  • Kolektivaĵo (SEPNB). « La Presqu'île guérandaise, 2-a parto », revuo Penn ar Bed, n°83, speciala numero, decembro 1975, 76 paĝoj.
  • Fernand Guériff & Gaston Le Floc'h. Terroirs du pays de Guérande. Éditions Label LN - Brest 2006. ISBN 2 915915 14 8. (reeldono);
  • Les Cahiers du Pays de Guérande, n° 47, 2008. Société des Amis de Guérande. ;
  • Les Cahiers du Pays de Guérande, n° 48, 2009. Société des Amis de Guérande..

Filmografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Planoj kaj satelitaj vidoj redakti