La Turballe

komunumo en la departemento Loire-Atlantique (Atlantika Luaro) de Francio


La Turballe estas komunumo okcidente de Francio, en la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj. Historie, ĝi apartenas al Bretonio.

La Turballe
komunumo
La fiŝkapta haveno
Flago
Blazono
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Pays de la Loire
Departemento Loire-Atlantique
Kantono Guérande
Arondismento Saint-Nazaire
Interkomunumo "Communauté d'agglomération Cap Atlantique"
Situo La Turballe
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 47° 20′ 47″ N 02° 30′ 20″ U / 47.34639 °N, 2.50556 °U / 47.34639; -2.50556 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 45 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 18,53 km² (1 853 ha)
Loĝantaro 4 582 (2010[1])
Dato 2008-2014
Urbestro René Leroux
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 44420
INSEE 44211
La Turballe (Francio)
La Turballe (Francio)
DEC
Situo de La Turballe en Francio
La Turballe (Loire-Atlantique)
La Turballe (Loire-Atlantique)
DEC
Situo de La Turballe en departemento Loire-Atlantique
Vikimedia Komunejo: La Turballe
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo
Map
vdr

Geografio redakti

 
Situo de la urbo en la departemento Loire-Atlantique.

Situo redakti

La Turballe situas ĉe la marbordo de Loire-Atlantique, en la duoninsulo de Guérande, je 8 kilometroj nordokcidente de Guérande kaj je 20 kilometroj nordokcidente de Saint-Nazaire.

La urbo estas trairata[2] per la rivereto Brandu.

Laŭ la dispecigo de Bretonio farita de Erwan Vallerie, La Turballe apartenas al la tradicia lando de Brière kaj la historia lando de Nantes.

La najbaraj urboj estas Guérande oriente, Piriac-sur-Mer norde kaj Le Croisic, kiu sude, frontas al la duoninsulo de Pen-Bron.

  Piriac-sur-Mer  
Atlantiko

 
   La Turballe   
 

Guérande
Le Croisic

La marbordo redakti

Homa geografio redakti

Multaj domgrupoj troviĝas sur la teritorio de la komunumo, kiaj Coispéan, Méliniac, Fourbihan, Lauvergnac, Trévaly, ktp. Ankaŭ kelkaj muelejoj kaj nobeldomoj estas vidindaj.

Historio redakti

 
La preĝejo de Trescalan

On trovis mencion de La Turballe por la unua fojo en skribaĵoj datiĝantaj de 1452. Je tiu epoko, estis nur domgrupo supre de duno.

La domgrupo kreskis sine de la subparoĥo de Trescalan, kiu arigis parton de la vilaĝoj de la paroĥo de Guérande. En 1698 Kapelo estis starigita en Trescalan (la nuna preĝejo datiĝas de 1847).

En 1836, La Turballe enhavis 219 loĝantojn el kiuj estis 30 fiŝkaptistoj.

En 1847, la subparoĥo de Trescalan — same kiel tiu de Coispéan — fariĝis plenrajta paroĥo. Tiam estis jam pli da loĝantoj en La Turballe ol en Trescalan.

La fiŝkaptado ne ĉesante kreski, La Turballe estis starigita al la rango de komunumo en la 17-a de majo 1865. Du monatojn poste, ĝia unua urbestro, Alfred Pellier, estis elektita[3].

Dum la dua mondmilito, multaj bunkroj estis konstruitaj, aparte ĉe la marbordo por plifortigi la atlantikan muron. Du aliaj defendolinioj staris sur la komunumo.

Bombo estis faligita sur la urbo en 1942. Oni pensas tamen ke temis pri eraro flanke de la angloj. Bonŝance, estis neniu viktimo.

Fine de la dua mondmilito, pro la ekzisto de la poŝo de Saint-Nazaire, la germana okupo pludaŭris en La Turballe same kiel sur la tuto de la komunumoj najbaraj de la estuaro dum pliaj 9 monatoj (de aŭgusto 1944 al la 11-a de majo 1945), la efektiva kapitulaco de la poŝo okazis nur 3 tagojn post la kapitulaco de Germanio]].

Politiko kaj administracio redakti

Sinsekvaj urbestroj redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1865 1874 Alfred Pellier -


1983 1989 Philippe Pigeon - -


1989 daŭras René Leroux - -



Ĝemeliĝoj redakti

 
Fiŝkapta haveno de la Turballe

Ekonomio redakti

 
La plaĝo kaj la haveno

La haveno de La Turballe estas la unua fiŝkapta haveno de la regiono "Luarlandoj" kun 81 trolŝipoj. Ĝi estas ankaŭ la unua haveno de la atlantika fasado por la engraŭlo kaj la sardino. La "festo de la sardino" okazas en julio.

En 2000, 15 000 tunoj estis kaptitaj por valoro de 180 milionoj da frankoj. La haveno kolektis 7 000 tunojn da engraŭloj ĉiujare. La fiŝkaptado okupas 300 aktivajn profesiulojn. La trolkaptado okazas tutjare, la sardino kaj la engraŭlo estas kapteblaj de printempo al aŭtuno. Ekster tiu periodo, oni kaptas la sekvantajn fiŝojn : labrako (Dicentrarchus labra), merluĉo (Merluccius merluccius), Krizofriso (Sparus aurata), sepio (Sepia officinalis) kaj kelkfoje tinuso.

La plezurhaveno proponas 345 parkadlokojn el kiuj 30 por vizitantoj.

La aŭkciejo ĉiutage organizas aŭkcion, de lunde ĝis vendrede ekde la 6-a horo[4]. Ekde 2011, eĉ se la havenoj de La Turballe kaj de Le Croisic estas sub komuna regado fare de la departemento, la du aŭkciejoj restis sed la teknikaj rimedoj estis kunigitaj[5].

Piramido de la aĝoj redakti

La loĝantaro de la urbo estas relative maljuna. La proporcio de aĝuloj supera al 60 jaroj (35,6 %) estas supera al la nacia nivelo (22,7 %) kaj al la departementa nivelo (20,8 %). Same kiel nacie kaj departemente, la virinaro de la urbo superas la viraron. La proporcio (51,5 %) proksimas al la nacia nivelo (51,9 %).

Aĝpiramido en La Turballe en 2009 en procento[6]
VirojAĝtranĉoVirinoj
0,3 
90 jaroj aŭ +
0,8 
9,0 
75 ĝis 89 jaroj
13,1 
23,9 
60 ĝis 74 jaroj
24,0 
19,3 
45 ĝis 59 jaroj
20,5 
17,5 
30 ĝis 44 jaroj
16,3 
14,4 
15 ĝis 29 jaroj
12,0 
15,6 
0 ĝis 14 jaroj
13,5 
Aĝpiramido en la departemento Loire-Atlantique en 2009 en procento[7]
VirojAĝtranĉoVirinoj
0,3 
90 jaroj aŭ +
1,0 
5,6 
75 ĝis 89 jaroj
9,1 
12,1 
60 ĝis 74 jaroj
13,4 
20,1 
45 ĝis 59 jaroj
19,7 
21,3 
30 ĝis 44 jaroj
20,1 
20,1 
15 ĝis 29 jaroj
18,5 
20,5 
0 ĝis 14 jaroj
18,3 


Socio redakti

Edukado redakti

Sporto redakti

Loka kulturo kaj heredaĵo redakti

La Turballe gastigis en junio 2006 la festivalon "Anne-de-Bretagne".

Anna de Bretonio donacis en 1505 tri kronojn : oran al la paroĥo de Guérande, arĝentan al la paroĥo de Saillé kaj bronzan (fakte kupran) al la paroĥo de Trescalan.

Inter tiuj tri kronoj, nur la kupra ankoraŭ ekzistas. Ĝi apartenas al La Turballe.

La kutimo, ĉiam aktiva, postulas ke la krono estu metata sur la kapo de edziniĝanto dum la ceremonio en la preĝejo.

Lingvistiko redakti

Oni parolis bretone en La Turballe ĝis en la 18-a jc. La bretona lingvo poste malaperis profite al la galoa kaj poste al la franca.

Moto redakti

La moto de La Turballe : Toujours plus avant. (esperantlingve "Ĉiam pli antaŭ")

Logotipo redakti

Dosiero:La Turballe logo.jpg

Logo de La Turballe.


Elstaraj personoj ligitaj al la urbo redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti