Le Croisic
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Croisic (stacidomo). |
Le Croisic estas franca komunumo, situanta en la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj. Historie, Le Croisic apartenas al Bretonio.
Le Croisic | |||
komunumo | |||
La Sovaĝa Bordo de la geranda duoninsulo
| |||
|
|||
komunumo en Francio | |||
---|---|---|---|
Regno | Francio | ||
Regiono | Pays de la Loire | ||
Regiono | Loire-Atlantique | ||
Kantono | Le Croisic (ĉefurbo) | ||
Arondismento | Saint-Nazaire ĉefurbo | ||
Interkomunumo | "Communauté d'agglomération Cap Atlantique" | ||
Situo | Le Croisic | ||
- koordinatoj | 47° 17′ 38″ N 02° 30′ 33″ U / 47.29389 °N, 2.50917 °U (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 20 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 4,5 km² (450 ha) | ||
Loĝantaro | (2010[1]) | ||
Dato | 2008-2014 | ||
Urbestro | Michèle Quellard | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 44490 | ||
INSEE | 44049 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Le Croisic | |||
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo | |||
Geografio redakti
Situo redakti
Le Croisic situas ĉe la marbordo de la departemento "Loire-Atlantique", nord-okcidente de la duoninsulo Le Croisic, je trideko da kilometroj okcidente de Saint-Nazaire.
La najbaraj komunumoj estas :
- oriente: Batz-sur-Mer
- norde: La Turballe, de kiu ĝi estas apartigita per markolo de Le Croisic.
Fizika geografio redakti
Le Croisic, Batz-sur-Mer kaj Le Pouliguen situas sur malnovaj rokaj insuletoj kun tre diversaj pejzaĝoj ligitaj al la kontinento per sablodepono, kiu ankaŭ konsistigis pli oriente la dunon de La Baule.
Loknomo redakti
La nomo de "Le Croisic" venus de sia bretonlingva nomo "Ar Groazig", kie "ar" respondas al « le » aŭ « la », kaj kie la fino "-ig" estas diminutivo (kiel "-et" en esperanto). Por la termino "groaz", estas pluraj hipotezoj :
- ĝi povus signifi « krucon » : tiel, Le Croisic signifus « La Eta Kruco » ;
- tamen, la plej bona el la proponitaj etimologioj estas tiu de la bretona vorto groaz : « plaĝo ». Le Croisic signifus tiel, la loko de « La Eta Plaĝo]] », nomo tre rilata al ĝia situo : la haveno fronta al la markolo, tre sabla, kiu timas la masiĝon de maraj dunoj.
Historio redakti
Bretona lingvo redakti
La bretona lingvo ĉiam vivis en Le Croisic, kiel atestas la loknomoj.
En 1700, mapo klare montras la paroĥon en bretonlingva regiono kaj ne en franclingva regiono[2].
Lokoj kaj monumentoj redakti
-
Kapelo de la Krucifikso
-
Roka bordo de la pinto de Le Croisic, ĉe la loko « Port aŭ Rocs »
-
La menhiro de "Pierre Longue" (esperantlingve "longa ŝtono")
-
Kapelo de la Krucifikso
-
Kapelo Saint Goustan
-
Preĝejo Notre-Dame-de-Pitié
-
Palaco de Aiguillon
-
Nobeldomo de Kervaudu
-
Domo Guillaume André, strato de l'Église
-
Domo de la placo Dinan
-
Fasado de domo de 1637, kvajo de la Grande-Chambre
Ekologio redakti
Famuloj ligitaj al Le Croisic redakti
- Pierre Bouguer (1698-1758), matematikisto, fizikisto kaj hidrografo.
Ĝemeliĝoj redakti
Le Croisic ĝemeliĝis al :